El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sciencistoj inventis novan rekonan sistemon per skanado de la homa koro

| 2017-09-29
Bookmark and Share


   Fakuloj klarigas, ke la nuna praktiko de homvizaĝa distingo servas al identigo de individuo, kaj la tekniko estas utiligita en diversaj kampoj: ne nur en la financa kampo kaj en sekureckontrolo, ekzemple kontrol-aparato de memserva trapasejo kaj enirkontrolo per vizaĝrekono, sed ankaŭ en la kampoj de sociala asekuro kaj kredit-esploro por identigi individuan civitanon. Nun tia tekniko estas relative matura, kaj normale sufiĉe granda precizeco estas garantiata por distingi vizaĝojn de malsamaj homoj. Sed se vi donas plastikan operacion al via vizaĝo, ekscese ĝin ŝminkas, volas uzi ĝian foton faritan antaŭ dek kelkaj jaroj, aŭ postulas distingon inter ĝemeloj, la tekniko eble ne povas precize fari rekonadon pro tiaj subtilaj ŝanĝiĝoj. 




   Laŭ raporto de la usona Universitato ĉe Buffalo, parto de la Ŝtata Universitato de Novjorko, en la 27-a de septembro, Xu Wenyao, ĉindevena sciencisto, kaj lia grupo inventis tute novan sekurec-sistemon de komputilo, kiu povas rekoni homojn per la formo de lia aŭ ŝia koro. Tio povas anstataŭi sekretan pasvorton aŭ aliaspecan bio-distingan sistemon, kaj esti uzata por identigo ĉe komputilo, inteligenta poŝtelefono kaj sekureckontrolo en flughaveno. 


    La sistemo mezuras la homan koron per malaltnivela doplera radaro. La unuafoja skanado postulas 8 sekundojn, kaj post tio la sistemo registras kaj konservas la datumojn por estontaj individua rekono aŭ kontokontrolo. Xu diris, ke en la mondo ne ekzistas du homaj koroj tute identaj, kaj ke ĉiu homo havas la ĉiam senŝanĝan formon de la koro krom se li aŭ ŝi havas gravan kormalsanon. Pro tio la sistemo povas garantii striktan precizecon.


    La sistemo havas la povumon nur je 5 milivattoj, kaj la radiada forto estas malpli ol  1% de tiu de inteligenta poŝtelefono. Do la forteco de la radaro estas pli milda ol tiu de nun vaste uzata vifio. Pro tio ĝi ne prezentas danĝeron kontraŭ la homa sano. Krom gardi la sekurecon de komputilo, ĝi utilas por rekoni poŝtelefonan uzanton kaj kontroli la sekurecon de pasaĝeroj en flughaveno en la distanco malpli ol 30 metroj.


    La grupo de Xu Wenyao emfazis, ke tio estas la unua fojo, ke oni realigis la mezuradon de la homa koro ne per speciala aparato, kaj ebligis garantion de informa sekureco de konto. Se oni efike solvos la malfacilojn de integriĝo de la sistemo kaj ĝia elektrokonsumado, oni povos havi optimismon pri la praktika utiligo de tiu ĉi sistemo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments