El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekina populacio estos regita ene de 23 milionoj

| 2017-09-29
Bookmark and Share


   La 27an de septembro la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio respondis al la Ĝenerala Plano de Pekino (2016-2035), ke la urba skalo estu strikte regita. Ĝis la jaro 2020 la konstanta loĝantaro de Pekino estos regita ene de 23 milionoj, kaj tiu nivelo estos longtempe tenita post la jaro 2020. En la fino de la jaro 2016 la konstanta loĝantaro de Pekino kalkuliĝis al 21 729 mil.


    Konstru-tereno de Pekino estos reduktita ĝis 2 860 kvadrataj kilometroj, kaj 2 760 kvadrataj kilometroj en la jaro 2035. Oni devas bone konservi la ekomedion per streĉa regado de la populacia plafono, ekologia reguligo kaj limo de urba ekspluato.


    Antikvaj konstruaĵoj ne estu disfaligitaj



    La respondo postulis bonan protekton de la historia kaj kultura urbo kaj konservon de urbaj trajtoj. Oni devas plifortigi ĉiuflankan protekton de antikvaj kvartaloj kaj "Tri Montoj kaj Kvin Ĝardenoj". Oni povas nur transloĝigi lokanojn el antikvaj kvartaloj kaj restaŭri malnovajn konstruaĵojn anstataŭ dismunti ilin. Disvolvo de kulturaj zonoj de la Granda Kanalo, la Granda Muro kaj Yongding-Rivero ĉe Xishan-Monto estos antaŭenpuŝita. Fortiĝos protekto de mondaj heredaĵoj, historiaj kaj kulturaj stratoj kaj kvartaloj kaj ĉinaj historiaj kaj kulturaj urbetoj por elmontri la valoron de historio kaj kulturo de Pekino.


    Urbaro kun ĉefurbo kiel kerno



   La respondo proponis akordan disvolvadon de Pekino, Tianjin kaj Hebei. Mondnivela urbaro kun la ĉefurbo kiel kerno estos forĝita por ke Pekino ludu la rolon de radiado kaj konduko. Oni devas ĉiuflanke integri la disvolvon de la nova regiono Xiongan en Hebei kaj starigi trafikoligon oportunan kaj efikan. Pekino devas kune kun Hebei sukcese gastigi la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn en la jaro 2022 por akceli regionan disvolvon. Oni devas plibonigi regionan trafik-sistemon; konstrui novan flughavenon de Pekino kaj starigi regionan mondnivelan flughavenaron. Krome, Pekino devas plifortigi regadon de la limoj kun Tianjin kaj Hebei por severe regi la populacian skalon kaj ekspluaton.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments