El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Arkopafado: konatiĝi kun la japana "spirito" en Pekino

| 2017-09-30
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki


    Via naskiĝo en iu lando ne nepre aŭtomate signifas, ke vi sukcesas konatiĝi kun ĉiuj facetoj de la kulturo de tiu lando. Lastatempe mi devis konsciiĝi pri tio, invitite al inaŭguro de ekzercejo de la japana tradicia arkopafado en Pekino.


Enirejo de la nova ekzercejo de arkopafado


Yu Di pozas apud pajlomaso, unu el la pafceloj.


    La inaŭguro okazis sabate, la 2-an de septembro. Kolektiĝis al la ceremonio preskaŭ 50 personoj, ĉiuj junaj, kaj plimulto ŝajne estis geamikoj de entuziasmaj arkopafistoj, kiuj kune multon faris por malfermi tiun ĉi unuan neprofitcelan ejon por la japana arkopafado. Ĉiuj arkopafistoj estis ĉinoj. Min invitis al tiu ĉi ceremonio Yu Di, kiu de 2015 laboras en la oficejo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj mem okupiĝas pri tiuspeca arkopafado. 


    Mi antaŭe aŭdis, ke kiel studento mia patro apartenis al universitata klubo de arkopafado, sed mi mem havis nenian rilaton kun tiu arkopafado. Nu, mi devas konfesi, ke mi neniam eĉ prenis en la manojn pafarkon. 


Krio je ekpafo de sago


Prepariĝo por la demonstrado


    La ceremonio, kiu okazis vespere, konsistis el demonstrado de arkopafado kaj festa manĝado de kuko. La demonstrado okazis en solena kaj streĉita etoso. Sian arton de arkopafado montris du teamoj, kiuj konsistas el tri personoj: pafisto kaj du asistantoj. La unua teamo estis vira, la dua virina. Sur muro estis afiŝita la listo de la nomoj de ĉiuj ses teamanoj, kiuj cetere vestis sin japanstile, per kimono. En la nomlisto oni povis legi, ke la nivelo de la vira pafisto estas la plej alta en la du teamoj:li havas la 5-an gradon. 


    Mi demandis al Yu Di, kioma grado estas la plej alta, kaj ŝi repondis: la 10-a. Ŝi kun rideto aldonis, ke oni foje diras, ke majstro-arkopafistoj de la 10-a grado povas pafi sagon ... sen tuŝi arkon! Nu, mi povis kompreni, ke tio ne estas realaĵo sed kvazaŭ legendo ĉar japanoj ŝatas diri tian aferon pri majstroj de diversaj artoj ĉu batalaj aŭ ne.


    Dum la demonstrado la du pafistoj ambaŭ eligis krion elpafante sagon, kaj oni klarigis, ke estas kredate, ke la krio povas forigi malbonajn spiritojn, kiuj eventuale ŝvebus surloke. Temas pri influo de la japana ŝintoismo, oni aldonis. Ankaŭ tion mi tuj komprenis ĉar japanoj ja ŝatas diri, ke vortoj aŭ eĉ voĉo (ĉar ĉi tie ja temas pri krio, kiu ne formas vortojn) havas efikon kvazaŭ "purigi" la etoson. 


Rapida kurseto de arkopafado per gumfadeno


Jen festa kuko dividota.


    Interese, ke krome estis prova spertado de arkopafado sen arko: oni donis al ni ĉiuj gumfadenon kaj per ĝi ni ekzercis nin en fundamentaj korpomovoj esencaj al arkopafado. Mi surpriziĝis ke arkopafistoj elpensis ion similan al la unutaga rapida kurso de Esperanto.


    Fine mi iris hejmen kontenta en Pekino konatiĝi, ne kun malicaj spiritoj sed kun tia faceto de la japana "spirito", kiun mi ne tiom bone konis ĝis nun. 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments