El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio havas bonan ekonomian perspektivon

| 2017-09-30
Bookmark and Share


   Ekde la jaro 2012 la ekonomia kresko de Ĉinio paŝas sur novan nivelon, kaj daŭras la diraĵo, ke la ĉina ekonomio eble falos en la kaptilon de meznivela enspezo. La pokapa malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 4 561 usonaj dolaroj en la jaro 2010, pro tio Ĉinio estis envicigita kiel mezalt-enspeza lando; en la jaro 2016 la cifero kalkuliĝis al pli ol 8 000 usonaj dolaroj, kio evidente superis la sojlon por esti mezalta-enspeza lando, tamen havas distancon al alt-enspeza lando. Oni povas diri, ke Ĉinio estas en la ŝlosila periodo de mezalt-enspeza lando al la alt-enspeza. En tiu periodo, bone kompreni "kaptilon de meznivela enspezo" kaj ekonomian perspektivon povas helpi Ĉinion glate iri en la vicon de alt-enspezaj landoj.


    Apartaj malfaciloj de mez-enspezaj landoj


    "Kaptilo de meznivela enspezo" estis iniciatita de la Monda Banko el la Raporto pri Orient-Azia Ekonomia Disvolvo publikigita en 2006. La raporto diras, ke kompare kun pli malriĉaj aŭ pli riĉaj landoj, mez-enspezaj landoj kreskas malrapide en ekonomio.


    "Kaptilo de meznivela enspezo" signifas, kiam iu lando eniris en la stadion de meznivela enspezo, ĝia ekonomio alfrontos apartajn malfacilojn: ili povas konkuri nek kun malalt-enspezaj landoj en malalta laborkosto nek riĉaj landoj en novigo kaj teknikoj, tial ili ne havas avantaĝon en la tutgloba konkuro.



   Ĉinio kapablas superponti kaptilon de meznivela enspezo


    La kresko de la ĉina ekonomio longtempe estas en la unuaj vicoj de ĉefaj mondaj ekonomioj. Ĉinio efektivigas novig-akcelitan disvolv-strategion en la lastaj jaroj, alprenas rimedojn por malgrandigi la diferencojn inter enspezoj, kaj pro tio ĝiaj ekonomio povas esti stabila kaj sana kaj socio harmonia. Tio estas mala al la stagna disvolvo priskribita en "kaptilo de meznivela enspezo". Fakte, ĉu en teorio ĉu en donitaĵoj, se Ĉinio povas konservi longtempan mezalt-rapidan kreskon, ĝi nepre povos iri en la vicon de alt-enspezaj landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments