El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internaciiga nivelo de renminbio estas vaste agnoskita

| 2017-10-10
Bookmark and Share


   La 1-a de oktobro 2017 estas la 1-a datreveno de la aliĝo de renminbio al speciala retrata rajto. En la 1-a de oktobro de la pasinta jaro, renminbio oficiale aliĝis al speciala retrata rajto establita de la Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj fariĝis la 5-a valuto kun tiu rajto post usona dolaro, jeno, eŭro kaj sterlinga pundo. Tio estas grava paŝo de internaciigo de renminbio.



   La 1-an de oktobro 2017, Christine Lagarde, prezidanto de IMF oficiale anoncis, ke renminbio estos rekonata de la internacia komunumo kaj fariĝos internacia valuto, kiu povas esti uzata libere. 


    Laŭ World Economic Outlook de IMF, Ĉinio fariĝis la dua ekonomio jam en 2010. La aliĝo de renminbio al speciala retrata rajto helpas pliigi reprezentantecon kaj justecon de speciala retrata rajto.  Due, aldono de la kvina valuto helpas pliigi la stabilecon de valoro de speciala retrata rajto. Trie, la elektec-aldono de rezervaj aktivoj en membrolandoj povas kontentigi diversajn bezonojn. Laŭ statistikoj, nuntempe pli ol 50 centraj bankoj metis renminbion en la rezervajn aktivojn en la tuta mondo. Kvare, la allogo de speciala retrata rajto estos plifortigita. Samtempe, renminbio havos la ŝancon por partopreni en enspeza distribuo de internacia monfara imposto. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments