El Popola Ĉinio>头条新闻>

83-jarulo vojaĝis al 24 landoj en naŭ jaroj

| 2017-10-11
Bookmark and Share

    Ekde 2008 li vizitis 24 landojn de kvin kontinentoj.



   Estas mirinde, ke la tutmonda vojaĝo estis farita de pli-ol-80-jarulo. Kiam raportisto vidis la maljunulon, 83-jara Yi Jiufan, li ĵus revenis al Changsha post vojaĝo al Rusio, la 24a lando kiun li vizitis.


    Mi volas rigardi la mondon



    Vojaĝo-fotoj kovras la tri murojn en lia salono. Sur ĉiu foto troviĝas tempo kaj loko de la vizito. Humuraj poemoj estis aldonitaj sur iuj fotoj. En la centro de la salono estas mapoj de la mondo kaj de Ĉinio, sur kiuj li markis ĉiujn vizititajn lokojn kaj distancon de flugoj.


    Yi rememoris, ke li ekamis turismon post la unua vojaĝo al Shaoshan en 1965. Ĉe la 60a naskiĝtago li unuafoje vizitis Pekinon. Li planis vojaĝi tra Ĉinio kaj la kvin kontinentoj. De tiam li elspezas ĉirkaŭ 10,000 juanojn ĉiujare por vojaĝo.


    "La unua vojaĝo eksterlanden estis en 2008. Ni vizitis Singapuron, Malajzion kaj Tajlandon en grupa vojaĝo," diris Yi. Li interesiĝis pri ĉiuj landoj kaj komencis tutmondan vojaĝon.



   En 2015 Yi vizitis Potala-Palacon en Tibeto, kaj plenumis la planon vojaĝi tra Ĉinio. Post tio li atingis Sud-Afrikon kaj efektivigis la revon vojaĝi tra la kvin kontinentoj. Liaj familianoj pensis, ke li ĉesigos la vojaĝon. Neatendite, ke en septembro ĉi-jare li faris ok-tagan viziton al Rusio en grupa vojaĝo. "Kvankam mi vojaĝis al la kvin kontinentoj, mi volas rigardi Rusion en la nordo," diris Yi.


    Aĝo ne malhelpas deziron



   Nun nur Antarkton kaj Sud-Amerikon Yi ankoraŭ ne vizitis. Nun por li vojaĝo estas pli malfacila ol la antaŭaj jaroj. "Lastjare mi volis viziti Brazilon, tamen la vojaĝ-agentejo ne volis akcepti min, kiam ili sciis, ke mi estas pli-ol-80-jara," diris Yi. Post tio lia edzino nebone fartis, do li nuligis la vojaĝon al Brazilo.


    Yi registris fotojn kaj notojn per disko post ĉiu vojaĝo. En pli ol 20 jaroj liaj ekipaĵoj por vojaĝo ŝanĝiĝis de diĝita fotilo kaj sonregistrilo al saĝ-poŝtelefono. "Saĝ-poŝtelefono povas fari ĉion." Li ankaŭ lernis kiel uzi poŝtelefonajn tujmesaĝilon WeChat kaj softvaron por traktado de fotoj. "Homo lernas dum la tuta vivo."


    "Ankaŭ maljunulo povas havi revon, kaj estas neniam malfrue por komenci vojaĝon," diris Yi. Aĝo ne povas malhelpi lian deziron. Nun li ankoraŭ volas viziti Brazilon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments