El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La ĉielokulo" de Ĉinio trovis pulsarojn

| 2017-10-12
Bookmark and Share


   La 10-an de oktobro, la Nacia Astronomia Observatorio de la Ĉina Akademio de Sciencoj anoncis, ke la Kvin-cent-metra Apertura Sfera Teleskopo (KAST), kiu estas ankaŭ nomata ĉielokulo, trovis pulsarojn. Tio estas la unua fojo, ke ĉina teleskopo trovis pulsaron. 


    Laŭ la konigo de rilata respondeculo de la projekto X-radia Pulsara Navigado, la esploro de pulsaro helpos al homoj kompreni la originon de la kosmo, kaj fari precizan navigadon por interstela vojaĝado de kosmoŝipoj. Nan Rendong, ĝenerala inĝeniero kaj ĉefa sciencisto de la projekto KAST, diris ke ĉi-tiu giganta ĉielokulo eĉ povas serĉi eble ekzistantan eksterteran civilizacion. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments