Inteligenta poŝtelefono ŝanĝis la ĉinan interreton

| 2017-10-16
Bookmark and Share


    Lastatempe Jack Ma anoncis, ke sekvante la senkasistan superbazaron kaj memservan benzin-stacion malfermiĝis la senservista restoracio sub la grupo Alibaba. Oni unue skanas sian vizaĝon por rekonado kaj poste eniras en la restoracion, kaj prenas manĝaĵojn memserve. La tuta procezo ne bezonas servistojn, nek uzon de poŝtelefono, nek paperan menuon. Post la manĝo oni povas simple foriri, kaj kompreneble la pago estas aŭtomate farita.



    Antaŭ 5 jaroj, la ĉina interreto por poŝtelefona retumado estis en la epoko de 3a-generacia telekomunika tekniko. La nombro de la siatempe elekteblaj aplikaĵoj estis nur okono de tiu de la nun elekteblaj. Poŝtelefonaj retumantoj estis nur 420 milionoj.


   Nun la nombro de poŝtelefonaj retumantoj en Ĉinio atingis 724 milionojn, fariĝante la plej granda en la tuta mondo.



    Komence de la kuranta jaro, la nombro de aplikaĵoj por ĉinaj poŝtelefonoj superis 4 milionojn. La lando ankaŭ komencis fundamentajn provojn de 5a-generacia telekomunika tekniko, kiu laŭplane estos komerce uzata en 2020.


    Dum oni tion ne rimarkas, la vivo de homoj ŝanĝiĝas pro poŝtelefono en Ĉinio.



   Kaj la nombro de surretaj aĉetumantoj kaj la totala monsumo de retnegocoj en Ĉinio estas la plej grandaj en la mondo. La totala monsumo de moveblaj pagoj faritaj de ĉinoj en unu jaro jam superis 208 bilionojn da juanoj.


    En la fino de 2012, la totala merkata valoro de ĉinaj interretaj entreprenoj, kiuj estis listigitaj en la borso, estis nur 920 miliardoj da juanoj, dum hodiaŭ la ekvivalenta valoro superis 7 bilionojn.



   Koncernaj raportoj montras, ke en la pasinta jaro la monsumo de varoj per interreto detale venditaj en la ĉina kamparo atingis preskaŭ 900 miliardojn da juanoj, donante ŝancon por dungiĝo al pli ol 20 milionoj da homoj. En la komencaj 8 monatoj de tiu ĉi jaro la koncerna monsumo jam atingis 729 miliardojn da juanoj, kreskinte je 38.1% kompare kun tiu de la sama periodo pasintjare. En la kamparaj regionoj daŭre kreskas la elektronika komerco. Tio egaligis la konsumadon inter la urba kaj kampara regionoj, pligrandigis la konsumadon en la kamparo kaj samtempe disvolvis pliajn vend-kanalojn por agrikulturaj produktaĵoj tiel altigante la enspezon de kamparanoj.


    Ĝuste kiel Jack Ma diris, la interreto estas revolucio kiel iama elektrizado, kaj tia teknika revolucio profunde influas la nunon kaj influos la estontecon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments