El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unuaj metroaj trajnoj produktitaj de Ĉinio baldaŭ eksportotaj al Usono

| 2017-10-17
Bookmark and Share


   En la 16-a de oktobro estis oficiale montrita al la publiko trajno por usona metroo produktita en Ĉinio. Jen la unuaj metroaj trajnoj faritaj laŭ la usona normo kun la kompleta rajto pri intelekta proprietaĵo posedata de Ĉinio. La trajnoj ekfunkcios en Bostono de Usono. Kompare kun la metroaj trajnoj jam funkciigitaj dum kelkdek jaroj en la urbo, la ĉi-foje eksportotaj trajnoj, kiuj jam estas sukcese testitaj de la ĉina kompanio CRRC, multe plibonigos la metroan veturadon de usonaj pasaĝeroj. 


    Kiel urbo kiu havas metroon de cent jaroj Bostono havas striktan postulon pri la kvalito de metroaj trajnoj. Post la daŭra penado la ĉina kompanio CRRC sukcesis oferti sian projekton, kiu tute plenumis tiujn postulojn. 


    En 2014 la Aŭtoritato de Transportado de Masaĉuseco publikigis al la mondo inviton produkti trajnojn por la bostona metroo, kaj konsiderante la ekzistantajn kondiĉojn de la loka metroo aldone anoncis, ke la tuta pezo de metroa trajno ne devos superi 34 tunojn. Tio fariĝis grava teknika parametro pro kiu multaj internacie famaj kompanioj estis ekskluditaj.


    Post serio da selektoj en 2014 la Aŭtoritato de Transportado de Masaĉuseco subskribis kun la ĉina kompanio CRRC la kontrakton pri la produktado de 284 metroaj trajnoj. Tio estas la unua fojo, ke ĉina fervoja ekipaĵo eniras en la nord-amerikan merkaton ofertante ĉinan projekton al usona fervojo kaj eksportante ĉinan teknikon.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 


 


 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments