El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj turistoj ekvojaĝas al nepopularaj eksterlandaj vidindejoj

| 2017-10-17
Bookmark and Share

   Usona amaskomunikilo diris, ke ses milionoj da ĉinaj turistoj vojaĝis eksterlanden dum la ferioj de la Nacia Tago, kio eble signifas, ke ili multe konsumis en tradiciaj turismaj cellokoj kiel Londono aŭ Parizo. Tamen, pli kaj pli da ĉinaj turistoj kun familianoj kaj mono vojaĝas al ne tre popularaj lokoj.



    La 12an de oktobro la usona mediato Consumer News and Business Channel raportis, ke laŭ la statistiko de la ĉina registaro, dum la ora semajno de la 1a ĝis la 8a de oktobro ĉinaj vojaĝantoj kalkuliĝis al 700 milionoj. Kelkaj milionoj el ili vojaĝis eksterlanden. Ili plejparte vizitis la popularajn turismajn lokojn en Azio, tamen elmontriĝis, ke aliaj landoj altiras ilin.


    Kvar eksterlandaj cellokoj


    Laŭ la turisma retejo Trivago, dum la ok tagoj de la ora semajno, la kvar plej ŝatataj eksterlandaj cellokoj estas Tokio, Osako, Bangkoko kaj Parizo, kiu estas la unusola eŭropa urbo.



   Laŭ la turisma retejo Ctrip, antaŭmendo de novaj popularaj cellokoj kreskis je pli ol 50% ĉi-jare. Trivago menciis la similan tendencon. Oni ekvojaĝas al Maroko, Turkio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Ĉeĥio, Finlando, Aŭstrio, Germanio, Vjetnamio, Kamboĝo kaj Italio.


    Individueca postulo


    Rezulto de merkata esploro montras, ke pro la nova tendenco vojaĝi al diversaj lokoj, pliiĝas postulo pri individuecaj spertoj. 


    Raporto diris, ke la turistoj kun plenŝtopitaj poŝoj klopodas eviti monotonajn grupajn vojaĝojn, kaj furoras individuecaj servoj. Laŭ la retejo Ctrip, pli kaj pli da ĉinaj vojaĝantoj volas eviti homamason kaj aĉeti nenion.


    Malgraŭ tio, la turisma modelo ĉi-jare montras, ke aziaj landoj kaj regionoj ankoraŭ estas la ĉefaj cellokoj por ĉinaj vojaĝantoj. Laŭ Trivago kaj Ctrip, plej multe vizitataj de ĉinoj estas Japanio, Singapuro kaj Vjetnamio.


    La retejo Ctrip konigis, ke 70% da ĉinaj turistoj eksterlanden ĉi-jare iris al aziaj landoj. Inter ili, 45% al sudorienta Azio, kaj Tajlando estas la plej populara loko.


    Elspezo por unika servo



   Samtempe la vizitantoj volas elspezi pli da mono, ne nur por aĉetado. Ĉi-jare elspezo de ĉinaj turistoj por loĝado multiĝis je pli ol 23%.


    Ctrip diris, ke pli da ĉinaj turistoj volas elspezi monon por sperto. Ili preferas elspezi multe por loĝi en luksaj hoteloj kaj unikaj servoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments