El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial raportistoj de 134 landoj kolektiĝis en Pekino?

| 2017-10-18
Bookmark and Share


    Je la 9-a horo de la 18-a de oktobro en la Popola Halo, Pekino, inaŭguriĝis la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu daŭros ĝis la 24-a de oktobro. Antaŭ tio, posttagmeze de la 17-a de oktobro okazis en la Popola Halo, Pekino, la unua gazetara konferenco de la kongreso. Tuo Zhen, proparolanto de la kongreso, konigis koncernajn informojn al raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj kaj respondis iliajn demandojn.


    Laŭ la datumoj de la Informa Centro de la kongreso, 3068 raportistoj sin registris por raportado, kaj inter ili 1818 venas de Hongkongo, Makao kaj Taiwan de Ĉinio kaj de fremdaj landoj. La fremdlandaj raportistoj venas de 134 landoj de la 5 kontinentoj. En la gazetara konferenco sume 7 fremdlandaj raportistoj faris demandojn, kiuj temas pri la ĉina ekonomio, la iniciato "La Zono kaj Vojo", progreso de kontraŭkoruptaj laboroj kaj tiel plu.



   La Agencia EFE: Lastatempe, la ĉefaj komercaj partneroj de Ĉinio, ekzemple Usono kaj Eŭropa Unio, esprimis esperon, ke Ĉinio estu pli malferma en la ekonomio. Ĉu la 19-a kongreso diskutos pri tio?


    Tuo Zhen: Pordomalfermo estas fundamenta politiko de Ĉinio, kaj la lando havas klaran sintenon ĉiuflanke malfermiĝi al la mondo. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, jam montris en multaj okazoj, ke la lando ne ŝanĝos la politikojn utiligi fremdlandajn investojn, protekti laŭleĝajn rajtojn de la firmaoj investitaj de fremdlandaj entreprenoj kaj liveri pli bonajn servojn al diverslandaj entreprenoj por ilia investado en Ĉinio. 



   Bloomberg News: Kiel vi prezentas al ni la perspektivon de la ĉina ekonomio?


    Tuo Zhen: Dum la pasintaj 5 jaroj la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio akiris okulfrapajn atingojn. La ekonomio kreskas laŭ mez-alta rapido, la kvalito de ekonomia disvolviĝo kaj ĝia efiko daŭre pliboniĝas. De 2013 ĝis 2016 la pojare averaĝa kresko de malneta enlanda produkto de Ĉinio estis 7.2%, kaj la kontribuo de Ĉinio al la kreskado de la monda ekonomio superis 30%.


    Nun la ĉina ekonomio stabile disvolviĝas kaj daŭras la tendenco de pliboniĝo en stabilo. Lastatempe, ĉefaj internaciaj organizoj rearanĝis siajn atendojn pri la kreska rapideco de la ĉina ekonomio. Ni plene fidas je la longdaŭra kaj sana disvolviĝo de la ĉina ekonomio. 


    Kazinform: Post 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, la iniciato "La Zono kaj Vojo" fariĝis grava konsistiga parto de la diplomatiaj politikoj de Ĉinio. Nun multaj landoj, inkluzive de Kazaĥio, praktikas siajn disvolvajn projektojn lige kun la iniciato. Kian perspektivon Ĉinio havas pri la iniciato por la venontaj 5 jaroj? Kion vi diras al diversaj komentarioj pri la iniciato?


    Tuo Zhen: La iniciato "La Zono kaj Vojo" nature estiĝis pro la tendencoj de multpolusiĝo de la mondo, tutmondiĝo de la ekonomio, informadikiĝo de la socio kaj civilizacia diversiĝo. Per antaŭenpuŝado de komunikado pri politikoj, kunligo de infrastrukturo, plifaciligo de komercado, kunutiligo de financo kaj interkompreniĝo inter la popoloj la iniciato celas maksimumigi la "plej grandan komunan divizoron" de evoluo, kaj fine realigi reciprokan kungajnon kaj komunan disvolviĝon.


    Dum la periodo inter 2013 kaj 2016, la investado de ĉinaj firmaoj eksterlande estis ĉirkaŭ 560 miliardoj da usonaj dolaroj. Diversaj impostoj pagitaj de la firmaoj al la eksterlandaj registaroj superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj estas supozate, ke miliono da laborpostenoj estis nove kreitaj de la unuaj. Tio akcelis, ke la investitaj landoj transformu enlandajn resursojn kaj laborfortajn avantaĝojn en disvolvajn avantaĝojn, kaj estas vaste ŝatata.


    Sur tiu ĉi bazo diversaj flankoj intensigas kunlaborojn. La iniciato certe helpos starigi la vojon de paco, prospero, malfermo, kreivo kaj civilizacioj.


    Il Sole 24 Ore: "Produktita en Ĉinio 2025" estas grava politiko de Ĉinio. Kian influon ĝi donos al alilandaj firmaoj?


    Tuo Zhen: Unu el la bazaj principoj de "Produktita en Ĉinio 2025" estas lasi al la merkato gvidan rolon kun la stimula gvidado de la registaro, kaj samtempe plifortigi la sendependan pozicion de entreprenoj. "Produktita en Ĉinio 2025" kaj koncernaj politikoj egale aplikeblas al ĉiu firmao en Ĉinio, ĉu ĉina, ĉu eksterlanda. 


    Dum la praktikado de tiu ĉi politiko ni ĉiam tenas la koncepton de malferma disvolvo kaj reciproka profitigo, utiligas diversajn mekanismojn du- aŭ mult-flankajn por disvolvi internaciajn kunlaborojn kaj kreas la medion favoran al praktikaj kunagoj inter entreprenoj.


    Ni esperas, ke estonte ni ĉiuj pluapaŝe vastigos pordomalfermon kaj profundigos kunlaborojn, kaj ni ankaŭ bonvenigas diverslandajn firmaojn partopreni en "Produktita en Ĉinio 2025".


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments