El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lumigi aidos-pacientojn per "kor-lampo"

| 2017-10-19
Bookmark and Share

de WANG FANG



    En la jaro 1984, 19-jara Du Liqun eklaboris en la 4-a Popola Hospitalo de Nanning en Guangxi-a Ĝŭangnacia Aŭtonoma Regiono. En 2002 la hospitalo prepariĝis por starigo de aidos-sekcio. Pro la potenciala profesia risko kaj timego, multaj flegistoj ne volis labori en tiu sekcio.


    "Mi estas membro de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj mi laboru tie." Du Liqun, kiu okupiĝis pri flegado dum pli ol 30 jaroj, decidis labori en aidos-sekcio. 


    Komence de 2005 la hospitalo malfermis la unuan aidos-sekcion en la regiono. Du Liqun kaj aliaj 8 flegistoj sin ĵetis en laboron en tiu sekcio. "En la komenco mi timis kontaktiĝi kun aidos-suferantoj. Vidinte la doloron de malsanuloj mi ne pentas pri mia elekto, ĉar mi ne volas, ke pli multaj homoj suferu." Tion diris Du Liqun.


    En aŭgusto 2005 la ĵus fondita aidos-sekcio akceptis iun aidos-infektiton kun veziketoj sur la tuta korpo. Tuŝite ili rompiĝis, eksudis kaj ulceriĝis kun malbona odoro. Liaj familianoj eĉ ne volis esti ĉe li pro la netolerebla odoro. Kaj junaj flegistoj ne kuraĝis prizorgi lin.  


    En tia situacio Du Liqun iris antaŭ li. Vestita per protekta vesto ŝi ekzorgis pri li, suferante kaj la malbonan odoron kaj lian insultadon. Netolereble, ŝi iris eksteren por spiri kaj poste revenis al li. Post ŝia atentema prizorgado por pli ol 10 tagoj la veziketoj iom post iom sekiĝis kaj finfine la malsanulo estas ekster vivorisko.



    "Aidos-suferantoj facile infektiĝas pro malbona imuneco. Multfoja perfuzado ĉiutage pliigas infektiĝ-krizon de flegistoj," diris Du Liqun. 


    Du Liqun faras intravejnan perfuzon per restanta nadlo por mildigi doloron de malsanuloj. 


    Por altigi atenton de la tuta socio al aidos-malsanuloj kaj diskonigi al pli multaj homoj preventadon kaj kuracadon de la malsano, ekde la jaro 2005 Du Liqun multfoje partoprenis en kursoj pri familia zorgado de aidos-pacientoj. 


    "Ni regule okazigas aktivecojn en komunumoj. Antaŭe flegistoj estis ĉefa parto de la volontuloj kaj nun kuracistoj kaj flegistoj ambaŭ aktive partoprenas en la aktivecoj," Du Liqun diris. Krome ŝi starigis la QQ-grupon Favorkoraj Anĝeloj, kies membroj konsistas el aidos-pacientoj, kuracistoj kaj flegistoj, por liveri al elhospitaliĝintaj malsanuloj platformon por interŝanĝo kaj konsulto. "Nun en la grupo estas centoj da malsanuloj. Per la platformo ili povas interparoli, kuraĝigi unu la aliajn kaj eĉ serĉi amat(in)on," diris Du. 


    Du Liqun diris, ke ŝia elektiĝo kiel reprezentanto de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ montras la aprobon de la partio al la homoj, kiuj okupiĝas pri kuracado kaj flegado. Kiel medicina laboranto pri preventado kaj regado de infekta malsano, ŝi daŭre ludos la ekzemplan kaj avangardan rolon de KPĈ-membro kaj pli bone servos al la malsanuloj.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments