El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio estas celloko, la plej granda en Azio kaj la tria plej granda en la mondo, por fremdlandaj lernantoj

| 2017-10-23
Bookmark and Share


Ministro pri edukado Chen Baosheng (Foto de Yu Kai, raportisto el Renmin-retejo)


   Matene de la 22a de oktobro en la gazetara centro de la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazis gazetara konferenco kun la temo "kontentigi novan atendon de la popolo kaj certigi kaj plibonigi la popolan vivon". Dume la ministro pri edukado Chen Baosheng diskonigis edukadon en Ĉinio en la lastaj kvin jaroj.


    Kunlaboro kun pli ol 180 landoj kaj starigo de 516 konfuceaj institutoj en pli ol 140 landoj


    Chen diris, ke en la pasintaj kvin jaroj senĉese fortiĝis la internacia influo de ĉina edukado. Pli ol 180 landoj kaj regionoj starigis kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio pri edukado, kaj 47 landoj kaj regionoj subskribis interkonsenton kun Ĉinio pri reciproka agnosko de lerneja kvalifiko kaj akademia rango. Ĉinio starigis 516 konfuceajn institutojn kaj pli ol mil konfuceajn klasĉambrojn en pli ol 140 landoj, kio ludis gravan rolon en ĉinlingva instruado kaj disvastigo de la ĉina kulturo. Ĉinio jam fariĝis celloko, la plej granda en Azio kaj la tria plej granda en la mondo, por fremdlandaj lernantoj.


    Tri duilionoj da juanoj al edukado


    Chen diris, ke en la lastaj kvin jaroj Ĉinio altigis la investon al edukado de du duilionoj da juanoj ĝis tri duilionoj da juanoj, kaj nun proksime al kvar duilionoj da juanoj. Tio okupis 4% en la tuto de la malneta enlanda produkto en 2012, kaj la procento daŭris en la lastaj kvin jaroj.


    Sekvo de principo neniu manku en edukado


    "Ni sekvas la principon neniu manku en edukado," li diris. Pliiĝas mono enmetita al edukado en malriĉaj vilaĝaj regionoj kaj regionoj de nacimalplimultoj. En la lastaj kvin jaroj fundamente realiĝis la celo, ke neniu infano forlasu lernejon pro familia malfacilo; pli ol 90% da handikapulaj infanoj ĝuis la ŝancon esti klerigitaj; pli ol 80% da infanoj, kies gepatroj laboras ekster siaj hejmlokoj, povas ricevi instruadon en la lokoj kie ili loĝas kaj partopreni en universitata enirekzameno tie. Li diris, ke en la kuranta jaro la nombro de tiaj kandidatoj por la universitata enirekzameno kalkuliĝis al 150 mil, je 36,5 obloj pli multe ol tiu antaŭ kvin jaroj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments