El Popola Ĉinio>Videoj>

Ch.Baasanjav intervjuita

| 2017-10-24
Bookmark and Share


    La 20-an de oktobro Ch.Baasanjav, ĝenerala direktorino de mongola televido LCN NEWS TELEVISION, vizitis Pekinon kaj subskribis interkonsenton pri kunlaboroj kun El Popola Ĉinio, dume ŝi akceptis intervjuon de EPĈ. 


    El Popola Ĉinio: En Ĉinio okazas la 19-a Tutlanga Kongreso de KPĈ, tio estas tre grava evento por ĉinoj, kiel funkcianto de amaskomunikilo, ĉu mongolaj amaskomunikiloj havas koncernajn raportojn? Ĉu vi havas ian atendon pri la kongreso?


    Ch.Baasanjav: Ni tre ĝojas ke nia vizito koincidas kun la 19-a Nacia Kongreso de ĉina reganta partio, kaj ankaŭ ni sentas la etoson de Ĉinio kaj ĉinaj popolanoj dum la kongresaj tagoj, tio estas tre interesa por ni. Ni atendas pluan ekonomian disvolviĝon de Ĉinio, kaj ankaŭ pacan kontribuadon al la tuta mondo. Ĉar Ĉinio havas gravan, potencan rolon por pacigi internaciajn rilatojn. Kaj en Mongolio formiĝis nova registaro, mongola popolo ankaŭ atendas agadon de la nova registaro. Pri niaj du landoj, ni multe deziras pacan kunvivadon, kaj reciprokan, ekonomian, fruktodonan kunlaboradon.


    El Popola Ĉinio: En lastaj jaroj, Ĉinio lanĉis la iniciaton "La Zono kaj Vojo", ankaŭ en Mongolio estas disvolva plano Brila Vojo, laŭ vi ĉu troviĝas multaj ŝancoj kunlabori inter la dulandaj komercistoj kaj firmaoj?


    Ch.Baasanjav:  En miaj okuloj  klare vidiĝas, ke Ĉinio prosperiĝas, tio estas bona ekzemplo de la tuta mondo. Mi opinias ke Ĉinio estas tre potenca kaj avangarda lando. Mia televido faras (programerojn de) informoj pri Ĉinio, unu ekzemplo estas, antaŭ kelkaj monatoj, mi faris pri ĉina lernejo en mongolio... en estonto mi kunlaboros kaj kune faros tiajn filmetojn kaj programerojn. Kiel vi scias, ke la Silka Vojo estas antaŭa, tre antikva projekto, ĝi daŭras en la moderna epoko. Ni informiĝis pri la ĉina projekto "Unu Zono kaj Unu Vojo (La Zono kaj Vojo)". Pri Mongolio, mongola registaro ankaŭ proponis sian projekton nomata "trilanda ekonomia kanalo". (La negocado inter la du landoj) kompare multe pliiĝis ol antaŭa jaro. 




Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments