Kial Ĉinio investas en la portugala lingvo?

| 2017-10-25
Bookmark and Share

    Instruado de la portugala lingvo rapide kreskas en ĉinaj universitatoj, kaj la ĉina registaro klopodas por ke la lando estu ĉefrolulo en studoj pri la portugala en Azio.



   La kerno de ĉi tiu ekspansio estas en Makao - ĉina urbo kiu estis kolonie registrita de Portugalio inter 1557 kaj 1999. Laŭ la kunordiganto de la Centro pri Portugallingvaj Studoj de la Politeknika Instituto de Makao, prof-ro Carlos Ascenso André, la kreskanta populariĝo de la lingvo en ĉinaj universitatoj rezultas de klara strategio por disvastigo de portugala en Ĉinio. Dum la pasinta jardeko, la nombro de ĉinaj universitatoj kie la portugala estas instruata preskaŭ kvarobliĝis, de ses al 23 institucioj.


    Laŭ li, nuntempe estas centoj da stipendioj por venigi studentojn el la kontinento al Makao por lerni la lingvon, kaj agado de la Politeknika Instituto de Makao por estigi portugallingvajn centroj en aliaj ĉinaj universitatoj.


    Laŭ Caio César Christiano, brazila instruisto dungita de la Politeknika Instituto de Makao antaŭ unu jaro, "Makao plenumas la kernan respondecon pri diskonigo de la portugala lingvo en Ĉinio, kiu emas kapabligi multajn instruistojn kaj tradukistojn pri la portugala."


    Kolonio ĝis 1999


    Makao ĉiam havis unikan strategian gravecon. Post kolonia regado de la Portugala Imperio en 1557, dum la portugala kolonia ekspansio en Azio, la urbo rapide disvolviĝis kiel komerca centro kaj bazo por portugalaj esploradoj en aliaj regionoj de Azio kaj Pacifiko.


    Post popola ribelo por revenigo de Makao al Ĉinio en la 1960-aj jaroj, intertraktado pri la estonteco de Makao komenciĝis inter Portugalio kaj Ĉinio. Formale redonita al Ĉinio en 1999, Makao nuntempe havas aŭtonoman administran regadsistemon, kiu gvidos ĝin ĝis 2049, kiam ĝi entute integriĝos en la regadsistemo de Ĉinio.


    La plejmulto de la loĝantaro de Makao (94%) estas kantonanoj, etnogrupo de suda Ĉinio, sed la portugala influo evidentiĝas en la nomoj de multaj stratoj kaj en la lingvo parolata de multaj lokanoj: laŭ enketo de 2006, ĉirkaŭ 2.4% de la loĝantaro de Makao parolas la portugalan. La urba administrado estas oficiale dulingva kaj ĉiuj ŝildoj en publikaj lokoj havas skribaĵojn en kantona kaj la portugala.


    Estas ĝuste ĉi tiu híbrida kaj kosmopolita karaktero kiu igas Makaon strategia loko por la disvastigo de portugallingvaj studoj en ĉina teritorio. La ekspansio de la portugala havas klaran ekonomian kaj geopolitikan dimension, kiu ligiĝas al ĉina strategio pri Latin-Ameriko kaj, ĉefe, portugallingva Afriko.


    Ĉina investo en landoj kiel ekzemple Angolo kaj Mozambiko kreskadas. En la lastaj du jardekoj, ĉina investo en Afriko pli ol 20-obliĝis, de 10 miliardoj da usonaj dolaroj en 2000 al 220 miliardoj en 2014. En septembro 2016, Angolo fariĝis la plej granda provizanto de petrolo al Ĉinio, dum Mozambiko estas inter la kvin landoj kun la plej alta koncentriĝo de ĉinaj investoj.

 

   Ĉina strategio


    Ĉinio estas klare la lando en plej bonaj kondiĉoj por kapti la ŝancojn postlasitajn de brazilaj firmaoj en Afriko post skandaloj pri koruptado de entreprenoj kiel Odebrecht, OEA kaj Andrade Gutierrez, kiuj havas grandan volumon da investoj en Angolo kaj Mozambiko.


    Lastjare, rezulte de brazila polica operacio Aŭtolavejo, Brazila Nacia Banko pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado (BNDES) bremsis financadon por almenaŭ tri projektoj en Angolo kaj Mozambiko, tuŝante kontraktojn de Odebrecht, OEA, Queiroz Galvão kaj Andrade Gutierrez.


    Cetere Brazilo mem estas fokuso de ĉina strategio. Ĉinaj investoj en Latin-Ameriko kreskis rapide kaj konstante en la lasta jardeko. Ekde 2009, Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de Brazilo.


    Estas ankaŭ atentinda la internacia rolo de la portugala. Fakte, ĝi estas la tria plej rapide kreskanta lingvo en la mondo - post la hispana kaj la angla. Krome, kvankam ĝi estas la sesa plej parolata lingvo en la mondo, ĝi estas la tria plej uzata en komercaj rondoj pri petrolo kaj gaso.


    Populacia kresko


    Studoj de Unuiĝintaj Nacioj eldonitaj en 2016 en la Atlaso de la Portugala Lingvo rivelas interesajn informojn: kvankam Brazilo estas la lando kun plejmulto da parolantoj de la portugala en la mondo, la demografiaj ŝanĝoj kiuj okazis en la lastaj jardekoj emas ŝanĝi ĉi tiun rangon.


    Laŭ prognozo, fine de tiu ĉi jarcento estos pli da portugallingvaj parolantoj en Afriko ol en Brazilo, ĉefe pro reduktiĝo en la kreskado de brazila loĝantaro kaj loĝantara kreskado en landoj kiel Angolo kaj Mozambiko. Entute, ili sume havos ĉirkaŭ 266 milionojn da homoj en 2100, dum por Brazilo estas atendata loĝantaro de 200 milionoj da homoj.


    Tuj post la reveno de Makao al Ĉinio en 1999, estis timoj, ke la portugala lingvo rapide malaperus en Makao kaj eĉ en tuta Ĉinio, kiel raportis BBC en 2002. Tamen, la ĉina politika investado ne nur malpravigis tiun aserton, sed ankaŭ pli vigligis la studadon de la portugala en la tuta lando.


    "La granda surprizo estas la vasteco kaj alta kvalito de instruado de la portugala lingvo en Ĉinio", diris Roberto Vecchi, prezidanto de la internacia Asocio de Fakuloj pri la Portugala Lingvo (AIL), reto de lingvistoj kaj kulturistoj en portugallingvaj landoj. La asocio kunvenis en Makao inter la 23-a kaj 29-a de julio por faciligi kunlaborojn inter esploristoj de diversaj universitatoj en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko.


    Ĉinio agadas strategie kaj kunligas kulturajn politikojn kaj geopolitikajn interesojn por kreskigi sian influon en la mondo. Per investado en instruado de la portugala, Ĉinio agnoskas la gravecon de tiu lingvo en tutmonda kunteksto kaj evidentigas ŝancojn, kiujn tiu lingvo alportas por internaciaj projekcioj, kaj pri kiuj Brazilo mem ne atentas.


El BBC


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments