El Popola Ĉinio>头条新闻>

La internacia komunumo: la "nova epoko" povas esti enirpunkto por kompreni la 19an Tutlandan Kongreson de KPĈ

| 2017-10-25
Bookmark and Share

    La 24an de oktobro en Pekino fermiĝis la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La kongreso aprobis la amendon al la Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj la statuto alprenis la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por la nova epoko. 


    La internacia komunumo rimarkis, ke la "nova epoko" povas esti grava enirpunkto por kompreni la 19an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio.


    La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao diris, ke laŭ la parolo de Xi Jinping, la socialismo kun ĉinaj trajtoj eniras novan epokon, kaj tio estas la "nova historia orientado" de disvolvado de Ĉinio.


    La malajzia Tagĵurnalo Sin Chew raportis, ke KPĈ bildigis la bluan kopion de konstruado de granda moderna socialisma lando kaj realigo de releviĝo de la ĉina nacio en la nova epoko, kaj plenumo de la granda celo postulas memfidon de Ĉinio al siaj vojo, teorio, sistemo kaj kulturo.


    La konata brita erudiciulo Martin Jacques sagace kaptis la gravan signifon de la "nova epoko" por la disvolvado de Ĉinio. "La 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estos memorita de la historio, ĉar tiu ĉi kongreso markas la grandan momenton en la historio de la Komunista Partio de Ĉinio. Fundamente dirite, ĝi estas ankaŭ la grava momento en la historio de la lando, ĉar ekde tiam Ĉinio disetendas flugilojn kaj ekflugas." Li diris, ke dum la kongreso Xi Jinping resumis en sia raporto la elstarajn atingojn de la pasintaj kvin jaroj, kaj bildigis la vojlinion por disvolvado de Ĉinio en la estonteco.



Jim O'Neill, kreinto de la koncepto "BRIC" kaj eksa ĉef-ekonomikisto de la kompanio Goldman Sachs


    "La 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio malfermas novan epokon, kaj la ĉinaj gvidantoj kondukos plu sian popolon realigi la starigitan celon por ekonomia kresko." Jim O'Neill, kreinto de la koncepto "BRIC" kaj eksa ĉef-ekonomikisto de la kompanio Goldman Sachs, diris, ke en la pasintaj kvin jaroj la ĉina registaro faris strukturan reformon de provizflanko, plu reguligis kaj optimumigis sian ekonomian strukturon, kaj la servado kaj konsumado de Ĉinio faris senĉesan kontribuon por ekonomia kresko.


    "En la lastaj jaroj, Ĉinio ne nur brakumis la internacian komunumon, sed ankaŭ prezentis gvidkapablon en la internacia scenejo, kaj proponis la ideon konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco." Ismail Ebrahim, eksa vicministro pri eksterlandaj aferoj de Sud-Afriko kaj membro de la Nacia Plenum-Komitato de la Afrika Nacia Kongreso de Sud-Afriko, diris, ke Ĉinio, Sud-Afriko kaj aliaj evoluantaj landoj havas saman celon de disvolvado, kaj "homara komunumo de komuna estonteco" helpas la evoluantajn landojn eligi pli laŭtan voĉon en la tutmonda decid-mekanismo.


    Severino Cabral, estro de Brazila Instituto de Studoj pri Ĉinio kaj Azi-Pacifiko, havas profundan impreson pri la promeso "Ĉinio ne serĉos hegemonion, nek ekspansion" en la raporto al la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio estas respondeca granda lando, kaj ĝi ja konservas la mondan pacon. Samtempe ĝi helpas aliajn landojn kune disvolviĝi per la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la Azia Infrastruktura Invest-Banko. 


    La raporto de la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio reasertis, ke Ĉinio sekvas la bazan politikon de reformo kaj pordmalfermo, emfazante, ke "la malferma pordego de Ĉinio ne fermiĝos, male ĝi estos pli larĝe malfermita". Por la mondo, tio malfermis novan fenestron de ŝancoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments