El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aliĝi al SDR helpas juanon grandigi "amik-rondon"

| 2017-11-01
Bookmark and Share


   Esti la ĉefa pagmono en la internacia komerco, ĉefa internacia investmono kaj ĉefa internacia rezerva mono markas, ke mono de iu lando disvolviĝas de suverena al internacia. Unu jaron post aliĝo de juano al la speciala retrata rajto (SDR) en la Internacia Mona Fonduso (IMF), progresis la tri ĉefaj funkcioj de juano.


    Ĉar la ĉina ekonomio stabile disvolviĝas kaj la valuta kurzo de juano restas stabila, la posedo de juan-obligacio de institucioj ekster Ĉinio trarompis duilionon. Laŭ la plej freŝaj donitaĵoj de la Ĉina Centra Depon-Likvida Kompanio Limigita kaj Ŝanhaja Likvid-Kompanio, en septembro la institucioj ekster Ĉinio, kiuj tenas obligacion de juano, rekordis je 1042,152 miliardoj.


    Laŭ la statistiko de la asocio SWIFT, ĝis junio pli ol 1,900 financaj institucioj tutmonde adoptis juanon kiel pagmonon. Singapuro, Rusio kaj aliaj pli ol 60 landoj kaj regionoj prenas juanon kiel sian fremdan rezervan valuton.



   Ĉefo de IMF Christine Lagarde diris, ke juano estos internacie agnoskata kaj fariĝos internacia mono libere uzata. Changyong Rhee, vicestro de sekcio de IMF pri Azia-Pacifiko, diris, ke la vidpunkto, ke la internacia uzo de juano post aliĝo de juano al SDR ne grandskale kreskis, estas malĝusta.


    Analizoj montris, ke juano estis rekonita de pli da centraj bankoj kaj internaciaj investantoj, ĉar la ĉina ekonomio kaj ĝia financa reformado en merkato gajnis internacian fidon. Eswar Prasad, profesoro de usona Cornell-Universitato kaj eksa sekci-estro de IMF pri Ĉinio, diris, ke graveco kaj allogo de juano kiel monda rezerva mono finfine estos deciditaj de la merkato.


    Pro bona perspektivo de ekonomio kaj reformado de merkatigo, la valuta kurzo de juano estas stabila, kaj tio subtenas la internaciigon de juano.


    Faroque, profesoro de la usona Rutgers-a Komerca Lernejo, diris, ke alfronte al en- kaj eksterlandaj defioj, la ĉina registaro prenis serion da politikoj de reguligo kaj bone stabiligis la valoron de juano, tio estas laŭdinda.


    Tamim, altranga esploristo de la usona Peterson-Instituto por Internacia Ekonomio, diris, ke se glate iras la financa reformado de Ĉinio kaj internaciigo de juano, estas antaŭvideble, ke aperos la samtempa uzo de rezerva mono de la triopo, usona dolaro, eŭro kaj juano.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments