El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar ĉinaj urboj enlistigitaj kiel Kreivaj Urboj

| 2017-11-03
Bookmark and Share

Changsha


   La 31an de oktobro UNESKO publikigis komunikaĵon, ke kvar ĉinaj urboj, Changsha, Makao, Qingdao kaj Wuhan estis enlistigitaj kiel Kreivaj Urboj por montri la gravan rolon de kreivo en daŭripova evoluo de urboj.


    Laŭ la komunikaĵo, 64 urboj el 44 landoj kaj regionoj estis ĉi-foje elektitaj, inkluzive de la ĉinaj urboj, Changsha, Makao, Qingdao kaj Wuhan, pro respektive diĝita arto, gastronomio, kino kaj dezajno. Antaŭ tio, la ĉinaj urboj Jingdezhen, Ŝanhajo, Shunde, Hangzhou, Suzhou, Chengdu, Pekino kaj Shenzhen estis enlistigitaj kiel Kreivaj Urboj.


Frandaĵoj en Makao


    Irina Bokova, ĝenerala direktoro de UNESKO, diris, ke la ĵus elektitaj urboj montras riĉan diversecon kaj ekvilibron en geografia situo. La elektiĝo de naŭ afrikaj urboj plene reflektas la atingojn de UNESKO en subtenado de disvolvado de Afriko.


    La Reto de Kreivaj Urboj estis iniciatita de UNESKO en 2004 laŭ sep kampoj, nome popola arto kaj metiarto, diĝita arto, dezajno, kinarto, gastronomio, literaturo kaj muziko, kun la celo akceli la interŝanĝojn de urbaj spertoj pri kreivo. Ĝis nun 180 urboj el 72 landoj kaj regionoj estis elektitaj kiel Kreivaj Urboj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments