El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉo de la speciala eldono de la revuo El Popola Ĉinio ASOAL​ por APEK 2017 en Vjetnamio

| 2017-11-06
Bookmark and Share


   La 5-an de novembro laŭ la loka tempo, en la ĉina ĉefkonsulejo en Da Nang, Vjetnamio, okazis lanĉo de la speciala eldono de la revuo El Popola Ĉinio ASOAL (China Report ASEAN) por APEK 2017 en Vjetnamio. 


    Guo Weimin, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestis la lanĉon kaj rimarkigis en sia parolado, ke post kelkaj tagoj Xi Jinping ĉeestos la Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj faros ŝtataferan viziton al Vjetnamio. La ĉi-foja vizito estos la unua vizito de la plej supera gvidanto de la partio kaj ŝtato de Ĉinio post la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj havos gravan signifon por plibonigi la amikajn najbarajn rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio, konstrui komunumon de komuna sorto kaj profundigi la azi-pacifikan partnerecon. Ĝi ankaŭ metos pli solidan fundamenton por la estonta disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio. En ĉi tiu kunteksto la lanĉo de speciala eldono de la revuo El Popola Ĉinio ASOAL por APEK 2017 en Vjetnamio estas ankaŭ tre grava. Ĝi povos malfermi novan fenestron por la vjetnama popolo observi kaj percepti Ĉinion. 


    La 6-an de novembro en Da Nang, Vjetnamio, komenciĝis la Konferenco de Gvidantoj de APEK. Dum la konferenco okazos ankaŭ la 25-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments