El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉita la tutmonde unua elektra ŝipo de 2 000-tuna klaso en Guangzhou

| 2017-11-14
Bookmark and Share


   Posttagmeze de la 12a de novembro en la ŝipfabriko Longxue, Guangzhou, estis lanĉita la unua tutmonde elektra ŝipo de 2 000-tuna klaso. Konstruita de Guangzhou-a Ŝipfabrika Internacia Kompanio Limigita, la ŝipo longa je 70,5 metroj funkcios por transporto de karba brulaĵo, kaj navigos en la Perla Rivero kaj aliaj enlandaj akvoj.


    Kun ŝargo de 26-tuna litia pilo, la tuta ŝipo havas elektran kapaciton de 2 400 kilovat-horoj, ekvivalente al tiu de 40 aŭtoj BYD-E6. Teorie en la kondiĉo de plena elektra kapacito ĝia rapido kalkuliĝas al 12,8 kilometroj/hore (ĉirkaŭ sep nodoj) kaj ĝi povas navigi 80 kilometrojn.


    Sen konsumado de brulaĵo dum la tuta vojaĝo, ĝi realigos nulan ellason de karbono, sulfuro kaj partikla materio kies diametro estas maksimume 2,5 mikronoj, kaj pro tio ĝi atingas nivelon III, la plej alta nivelo de verda ŝipo laŭ Regularo pri Verdaj Ŝipoj por Enlandaj Riveroj.


    Teorie la bateria ŝargado daŭras du horojn. Ankaŭ por ŝarĝi kaj malŝarĝi la ŝipon estas necesaj du horoj. Sekve oni povas ŝargi la baterion dum la ŝipo estas ŝarĝata kaj malŝarĝata ĉe doko, sen prokrasto al la sekva veturo de la ŝipo.


    Ĉar elektra ŝipo ne kaŭzas poluon dum vojaĝo, oni planas uzi tiun teknologion ankaŭ por pasaĝerŝipoj, laborŝipoj kaj alispecaj ŝipoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments