El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laoso ŝajne estas en festo

| 2017-11-14
Bookmark and Share


    La 13-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping komencis sian ŝtataferan viziton al Laoso. "Lastatempe, Laoso ŝajne estas en festo," ekscitite diris Yao Bin, plenuma prezidanto de la Laosa-Ĉina Ĝenerala Ĉambro de Komerco. 



    Juna kantisto Atissa: La kanto verkita por la prezidanto Xi


    Atissa, kiu naskiĝis en Vjentjano en 1981, estas ĝenerala direktoro de la laosa disko-kompanio Indee Record, laosa fama kantisto de rokmuziko, komponisto, muzik-produktisto kaj aktoro. En junio de la kuranta jaro, lia rokkanto "La Zono kaj Vojo" furoris en Ĉinio kaj Laoso kaj estis vaste diskonigita de retumantoj per Wechat.


    Por bonvenigi la prezidanton Xi, Atissa improvize verkis kaj ludis la kanton "Varman bonvenon al la prezidanto Xi" kun la teksto: varman bonvenon, onklo Xi Jinping, via alveno, entuziasma bonveno de la laosa popolo, bonvenigas vin la ĉefurbo Vjentjano; onklo Xi Jinping venas, li certe gustumos hakitajn bovaĵojn, salaton el maldike pecetigitaj papaŭoj..."



   Yao Bin, plenuma prezidanto de la Laosa-Ĉina Ĝenerala Ĉambro de Komerco: Ĉina helpado


    Yao Bin, plenuma prezidanto de la Laosa-Ĉina Ĉambro de Komerco kaj prezidanto de direkcio de la grupo Krittaphong, diris: "Dum la lastaj pli ol 20 jaroj mi multe profitas de la disvolvado de la ĉina-laosaj interrilatoj. La sukcesoj de Laoso estas nedisigeblaj de la helpo de Ĉinio, ekzemple en konstruado de vojoj, pontoj, flughaveno, centralo, hospitalo, lernejo ktp. Ĉina helpo al la lando estas per agado, ne per vortoj." 



   La vilaĝano Duppach: Ĉina kuracisto alportis al mi esperon


    56-jara Duppach loĝas en vilaĝo tre malproksime al Vjentjano. Ŝiaj edzo kaj gefiloj okupiĝas pri terkulturado. En ŝia vilaĝo funkcias kuracejo por simpla kuracado. Post sufero de katarakto ŝi volis viziti kuraciston. Tamen pro mon-manko kaj ankaŭ pro tio, ke ŝi ne sciis kiun hospitalon ŝi devis viziti, ŝia malsano malboniĝis. 


    Inter la 6-a kaj la 18-a de novembro en Vjentjano okazas la Ĉina-Laosa Lum-revidiga Agado. Tie katarakt-suferantoj povas senpage ricevi kuracadon de kuracistoj el Pekina Xiehe-a Hospitalo kaj el la Unua Dependa Hospitalo de la Kunming-a Medicina Universitato de Yunnan, senditaj de la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado. Ĉinaj kuracistoj donis lumon al laosaj popolanoj. "La lum-revidiga agado estas bonega!" Tion diris Duppach kun dankemo.


Redaktoro: Niu Xueqin 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments