El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiujn rimedojn ĉina prezidanto Xi Jinping proponis por la disvolviĝo de la azi-pacifika regiono?

| 2017-11-14
Bookmark and Share


   En la 10-a de novembro dum sia ĉeesto en la pintkonferenco de industriaj kaj komercaj ĉefadministrantoj kadre de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Da Nang, Vjetnamio, ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon titolitan: "Kapti la ŝancon de transformiĝo de la monda ekonomio kaj akceli disvolviĝon de Azi-pacifiko". Tio estas la unua ŝtatafera vizito de ĉina prezidanto post la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj estas ankaŭ la 5-a fojo, ke Xi Jinping partoprenis en APEK-konferenco. La parolado, kiu analizis la situacion de la monda ekonomio kaj prezentis rimedojn por la disvolviĝo de la azi-pacifika regiono, estas multe laŭdata de la mondo.  


    Li Jing, ĝenerala direktoro de la usona kompanio JPMorgan Chase kaj ĝia vicprezidanto por la azi-pacifika regiono, diris ke nun Ĉinio jam fariĝis la plej granda komerca partnero por 15 membroj de APEK. En 2016 la komerca sumo de Ĉinio kun la APEK-aj landoj okupis 62% de ĝia totala komerca sumo, kaj ĝia rekta investado al la APEK-aj landoj 72% de tiu al ĉiuj fremdaj landoj. "La 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ proponis disvolvi la malfermitan ekonomion sur pli alta nivelo kaj antaŭenigi ĉiuflankan malfermon. Ĉinio daŭre pligrandigos siajn kunlaborojn kun aliaj APEK-aj membroj. " 


    Frederick Burke, respondeculo de la usona Internacia Adovokatejo Baker McKenzie en Vjetnamio, diris, ke la decido de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ pri enskribo de la koncepto "La Zono kaj Vojo" en la partian statuton estas tre saĝa farmaniero, ĉar tio montras al la mondo la decidiĝon de Ĉinio por antaŭenpuŝi la konstruadon de "La Zono kaj Vojo". Tio ankaŭ povas faciligi al ĉinaj kompanioj kunordigitajn kunlaborojn kun fremdaj landoj.


    En Da Nang, Xi Jinping anoncis ke en la venontaj 15 jaroj Ĉinio importos komercaĵojn je la valoro de 24 duilionoj da usonaj dolaroj, akceptos rektajn investojn el fremdaj landoj je la valoro de 2 duilionoj da usonaj dolaroj kaj investos al fremdaj landoj la sumon de 2 duilionoj da usonaj dolaroj. Ĉinio volas peni por daŭre teni la azi-pacifikan regionon malferma kaj disvolviĝanta, serĉi novan movforton por kontinua disvolviĝo de la regiono, antaŭenigi stabilan kaj pozitivan disvolviĝon de la azi-pacifikaj kunlaboroj kaj konstrui nov-epokan komunumon de la komuna sorto kune kun la popoloj de la azi-pacifika regiono.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments