El Popola Ĉinio>头条新闻>

Krom nepino de Donald Trump, geprincoj de kelkaj landoj lernas la ĉinan lingvon

| 2017-11-16
Bookmark and Share


   Dum sia vizito en Ĉinio, usona prezidento Donald Trump dufoje prezentis la videon pri sia nepino Arabella, kiu kantas kaj recitas antikvan prozon en la ĉina lingvo. La video estas laŭdata ne nur de la prezidanto Xi Jinping, sed ankaŭ de ĉinaj retumantoj.  


    Fakte, krom nepino de Trump, ankaŭ membroj de reĝaj familioj lernas la ĉinan lingvon. 


    Princoj kaj princinoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon


    Brita princo 



    En septembro, la 4-jara princo George komencis antaŭlernejan edukadon. Li lernas ne nur la anglan lingvon, matematikon kaj baleton, sed ankaŭ la ĉinan lingvon.


    Hispana princino


    Hispana reĝo Felipe la Sesa kaj la reĝino Letizia havas du filinojn: la 12-jara Leonor, la unua heredanto de la trono, kaj la 10-jara Sophia.


    Nun Leonor lernas en iu privata lernejo de Madrido. Ŝiaj lernobjektoj inkluzivas la anglan lingvon, baleton kaj la ĉinan lingvon. 


La princino Leonor (dekstre)


    Belga princino


15-jara princino Elizabeth


    Belgio estas lando kun la lingvoj franca kaj nederlanda. Kiel estonta heredanto de la reĝa familio de Belgio, la princino Elizabeth devas scipovi la lingvojn nederlandan kaj francan. Ŝi lernas ankaŭ la ĉinan lingvon. Ŝi ne nur povas fari simplan interparolon en la ĉina, sed ankaŭ interesiĝas pri ĉinaj ideogramoj.


    Nederlanda princino


La princino Amalia


    Nun la princino Amalia lernas en mezlernejo de Hago kaj ĉi-jare ŝi elektis la ĉinan lingvon kiel nedeviga kurso kaj ĝin lernas diligente. Laŭ nederlanda reĝino, la princino tre ŝatas la ĉinan lingvon.


    Tajlanda princino


    La fremdlanda princino, kiu plej ŝatas la ĉinan lingvon, estas tajlanda princino Sirindhorn. En 2013 ŝi aperigis la tajlingvan version de la ĉina moderna romano "Ŝia Urbo" tradukitan de ŝi mem. Ŝi tradukis ankaŭ multajn ĉinajn poemojn verkitajn en la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279), antikvajn literaturaĵojn, modernajn romanojn kaj prozojn. Ŝi studis la ĉinan lingvon en Pekina Universitato kaj plurfoje vizitis Ĉinion.


La princino Sirindhorn


    Plurlandaj registaraj funkciuloj lernis la ĉinan lingvon


    Krom membroj de reĝaj familioj, ankaŭ multaj registaraj funkciuloj lernis la ĉinan lingvon.



    Etiopa prezidento Mulatu Teshome iam lernis en Ĉinio. Dum sia vizito al Ĉinio en 2013, li rememoris sian sperton pri lernado de la ĉina lingvo en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj prezentis sian manieron pri ĉinlingva lernado: oni devas aktive interagi kun instruisto kaj kuraĝe paroli en la klasĉambro, akurate plenumi sian taskon post leciono kaj konsulti instruiston pri demandoj nekomprenitaj.  



    Aŭstralia eksĉefministro Kevin Rudd ricevis regulan trejnadon pri la ĉina lingvo. Prelegante en Pekina Universitato en 2008, li ŝerce diris ĉinlingve, ke en Ĉinio estas la diro "oni timas nek la ĉielon, nek la teron, nur tion, ke fremdlandano parolas la ĉinan lingvon".


    Centmilionuloj, kiuj lernigas al siaj gefiloj la ĉinan lingvon


   Multaj fame konataj familioj postulas siajn gefilojn lerni la ĉinan lingvon.



    Jeff Bezos, fondinto de la retbutiko Amazon, kaj lia edzino Mackenzie lernigas al siaj kvar gefiloj diversajn sciojn inkluzive de la ĉina lingvo.



    Mark Elliot Zuckerberg, ĉefa plenuma oficisto de Facebook, lernis la ĉinan lingvon dum multaj jaroj. En 2014 li ĉinlingve interparolis kun studentoj en Tsinghua-Universitato. Lia edzino Priscilla Chen kapablas ankaŭ flue paroli dialekton de Guangdong.


    Krome, la geedzoj postulas sian plej aĝan filinon Max lerni la ĉinan lingvon. Zuckerberg aperigis videon en Facebook, kiu montras robotan asistanton instruantan al Max la ĉinan lingvon.


Redaktoro: Niu Xueqin  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments