El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia pensfabrika simpozio inaŭguriĝis en Pekino

| 2017-11-17
Bookmark and Share

    La 16an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Pensfabrika Simpozio titolita "la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio: Ĉina Disvolvo kaj Monda Signifo", organizita de la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj kaj de la Ĉina Internacia Centro pri Ekonomia Interŝanĝo. Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Centra Propaganda Departemento faris ĉefteman paroladon en la inaŭguro de la simpozio.



    Antaŭtagmeze de la 16a de novembro pensfabrikaj respondeculoj, fakuloj el pli ol tridek landoj, kaj eksa japana ĉefministro Yasuo Fukuda, eksa pakistana ĉefministro Shaukat Aziz, eksa franca ĉefministro Dominique de Villepin ktp. ĉeestis la inaŭguron de la simpozio. Tio estas, post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la unua internacia pensfabrika forumo por diskuti pri la spirito de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.


    Huang Kunming faris paroladon kun la temo "Ĉinio Malfermis Novan Marŝadon kaj al la Mondo Venis Nova Ŝanco por Disvolvado". Tiu ĉi simpozio koncentre diskutis pri la ĉefaj fruktoj de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj pri ĝia signifo al la mondo.


(el ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments