El Popola Ĉinio>头条新闻>

La filma industrio de Ĉinio: nova rekordo kun la biletvendado je 50 miliardoj da juanoj

| 2017-11-22
Bookmark and Share

    Ĝis la 20-a de novembro 2017 la totala vendosumo de la kinejaj biletoj en Ĉinio superis 50 miliardojn da juanoj, kaj starigis novan rekordon. De la biletvendado je 1 miliardo da juanoj en 2003, kiam la reformo de la filma industrio en Ĉinio nur ĵus komenciĝis, ĝis la ĉi-jara atingo de la biletvendado je 50 miliardoj da juanoj ene de 324 tagoj, la filma industrio de Ĉinio bezonis nur mallongan tempodaŭron de dek kelkaj jaroj, kio estas senprecedenca en la historio de la filma industrio de la tuta mondo. Fakuloj rimarkigis, ke la rapida disvolviĝo de la filma industrio en Ĉinio profitis de la granda energio de la reformo, kaj post la akumuliĝo de la rezultoj dum dek kelkaj jaroj la ĉina filma industrio jam eniris en novan epokon, kaj estas ŝanĝanta la formaton de la filma industrio de la mondo, kiu estis unuflanke regata de Holivudo.


    La biletvendado ne estas la sola mezurilo pri la sano de la filma industrio. En la lastaj jaroj la plej grava ŝanĝiĝo rimarkebla en la ĉina filma merkato estas, ke la biletvendado estas influata de la taksado fare de la spektantoj. "La konstruado de novaj kinejoj kaj pligrandiĝo de la nombro de ekranoj ne plu estas la sola kaŭzo de la ekspansio de la filma merkato de Ĉinio, kaj la spektantoj konstante postulas al la filmoj pli kaj pli altajn artajn kaj industriajn nivelojn. La kvalito de filmo kaj ĝia reputacio fariĝis gravaj kriterioj por la spektantoj," diris Yin Hong, profesoro de la Universitato Tsinghua. 


    La kresko de junaj talentuloj estas la plej grava faktoro por la daŭrigebla disvolviĝo de la filma industrio de la lando.




    Yin Hong rimarkigis, ke junaj filmo-talentuloj estas tre akceptemaj al novaj ideoj kaj teknologioj, kaj ili nun kreas novan lingvon de filmo kaj filmajn esprimojn de la nuntempa Ĉinio. Ili ankaŭ vigle antaŭenpuŝas la plialtiĝon de la nivelo de la ĉina filma industrio. 


    En la ĉina filma merkato de la kuranta jaro, artaj filmoj kiaj Vojo de la Animo kaj Dudek du ankaŭ ricevis sufiĉe bonajn reagojn. 




    Ĝis la 20-a de novembro Ĉinio jam disponis pri 9 400 kinejoj kaj 49 721 ekranoj, kaj tiel fariĝis la lando kun la plej granda kvanto da ekranoj en la tuta mondo. Se en la pasinteco ni devis solvi la problemon, ke iuj spektantoj tute ne povis rigardi filmojn, nuntempe ni devas ebligi al la spektantoj rigardi pli bonkvalitajn filmojn, kaj filmojn kiujn ili volas rigardi," diris Jia Leilei, esploristo ĉe la Ĉina Akademio pri Artoj. Tio ankaŭ prezentas defion al la ĉina filma merkato sur la sekva stadio de disvolviĝo: t.e. kiel la merkato kontentigu diversajn bezonojn de la spektantoj sur la fono, ke en Ĉinio estas pli kaj pli multe da kinejoj, kaj pli kaj pli alta nivelo estas postulata flanke de la spektantoj? 


    Fakuloj atentigis, ke en la nunaj transformiĝo kaj ĝisdatiĝo de la filma industrio de Ĉinio oni devas konstante plibonigi la kvaliton de la filmoj, kaj optimumigi la repertuaron de la oferteblaj produktoj. La ĉiam pli malsamaj bezonoj de la spektantoj devas esti kontentigitaj de pli diversaj verkoj kaj pli profesiaj servoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments