Vizito al la suda pekina distrikto Daxing

| 2017-11-23
Bookmark and Share

    Fine de junio mi havis la oportunon viziti la distrikton Daxing, en la suda parto de Pekino. La vizito estis aranĝita de Pekina Popola Asocio por Amikeco kun Aliaj Landoj. La respondeco pri la aktivaĵo, s-ro Ding Xiansheng, zorgis pri ĉiuj detaloj por igi tiun aktivaĵon agrabla por la alilandanoj invititaj, kaj faris al ni specialan inviton: partopreni en la fotarta konkurso Pekino en Okuloj de Alilandanoj, kiu okazas ĉiujare.


Rusa kolegino provas ĉinan kaligrafion


    La promenado estis pensita por fotistoj, kaj profesiaj kaj amatoraj, ne nur por montri al ni fotindajn lokojn, sed ankaŭ por permesi al ni lernadon pri ĉina kulturo. La unua aktivaĵo temis ĝuste pri kaligrafio: en granda salono troviĝis pluraj kaligrafiistoj praktikantaj sian metion, kaj ni povis ne nur vidi ilin laborantaj, sed ankaŭ babili kun ili kaj eĉ provi kaligrafion. Antaŭe mi jam foje provis ĉinan kaligrafion, arto kiu tre plaĉas al mi, sed ĉi-foje estis pluraj fakuloj en la sama loko, kaj ĉiu el ili uzis malsaman stilon, tiel ke ni povis kompari ilin.


    El tie ni vizitis pavilonon kun pluraj specimenoj de tradiciaj kaligrafiaĵoj kaj povis pli lerni pri kaligrafio. En tiu pavilono atendis nin muzikistoj, virino ludante guzheng kaj du viroj kiuj kune kantas ludante ĉinajn muzikilojn.


Muzikistino ludas guzheng


    Poste ni rapide vidis homojn praktikante tajĝiĉuanon sur placo kaj iris manĝi en restoracio, kie mi havis oportunon gustumi plurajn ĉinajn manĝaĵojn, kelkaj por unua fojo.


    La post-tagmeza promeno estis eĉ pli interesa: ni vizitis muzeon pri la estonteco de televido, kulturcentrojn kaj televidan studion. En la muzeo ni vidis ne antikvajn ekipaĵojn, sed teknologiojn disvolvatajn por onta uzado en amaskomunikado, kiel virtuala realo, 3D-televido, holografia televido kaj teknologioj por vivaj videaj elsendoj.


    Tiam mi unuafoje provis virtualan realon, kaj estis interesa, kaj certe agrabla, sperto. Uzante specialaj okulvitroj mi sentis min en alia loko, kaj per kontrolilo mi povis salti ĝis la alto de konstruaĵo kaj de tie salti reen al la planko, kaj kvankam mi estis staranta en studio, mi sentis min fluganta.


Alilandanoj amuziĝas en muzeo pri la estonteco de televido


    La holografia televidilo kiun ili havas tie, tamen, estas la sama afero kiun mi vidas en aliaj holografiaj ekspoziciejoj: ĝi estas nur aro da ekranoj unu antaŭ aliaj por krei la impreson de tridimensia imago, kaj tiun teknologion oni ofte uzas en holografiaj prezentadoj tra la mondo. En Brazilo, samideano prof-ro Jozefo Lunazzi disvolvas veran holografian televidilon, kiun mi mem spertis iam dum vizito al lia laboratorio, kaj li ofte pridemandas min pri la uzo de hologramoj kaj tridimensia televido en Ĉinio, tamen en ekspoziciejoj oni nur vidas tiun kunigon de pluraj ekranoj por doni ideon de kia estos holografia televido. Mi scivolemas pri kiel progresas esplorojn de Ĉinio cele al disvolvo de holografia televido sen tiu ekrana artifiko, ĉar mi scias ke ĉinaj sciencistoj esploras tion, tamen mi neniam vidis tiun teknikon en publika prezentado.


    Tiu muzeo troviĝas ĉe kulturcentro kreita en loko, kie antaŭe funkciis karba termoelektrika centralo uzita de la registaro por hejtado en Pekino dum vintro. Por redukti poluadon, pekina registaro fermis la kvar karbajn centralojn uzitaj por tiu celo post konstrui novajn centralojn, kiuj uzas gason, energifonto malpli polua ol karbo. Tiu malnova centralo estis do transformita en kulturcentro, kie homoj povas vidi tradiciajn ĉinajn artojn kaj metiojn, spekti filmojn, aŭskulti prelegojn kaj lerni en kursoj pri pluraj temoj. En nia rapida vizito ni havis rapidan enkondukan lecionon pri kiel ludi la muzikilon guqin kaj vizitis metiejon kie studentoj lernas skulpti ideogramojn sur ligno. Ekster la konstruaĵo estis tre belaj kaj interesaj muroj ornamitaj per artaĵoj, multaj el kiuj estas disponeblaj por ke homoj kun ili interagu.


Instruistino dum enkonduka leciono pri ludado de guqin


    Sekve ni iris al alia kulturcentro, kiun ni rapide vizitis, ĉar ni estis jam malfruaj por la vizito al televida studio. Kaj finfine ni atingis la studion, kie ni vidis homojn preparantaj la scenejon por televidprogramo. Mi eĉ fotiĝis tie kaj fotis la deĵorantojn pretigantaj la lokon. Estas du ĉambroj en la konstruaĵo kie mi estis, kaj la najbara ĉambro estas eĉ pli granda, tamen tiam estis malplena. En 2014 en Srilanko mi unuafoje vizitis televidan studion, sed tiam mi estis spektanto de vive elsendita televidprogramo, ĉi-foje mi povis vidi kiel ili muntas la scenejon por la programo, ĉirkaŭiri kaj vidi ĉion, kion oni kaŝas malantaŭ la kameraojn aŭ scenejon. Certe interesa sperto. Mi revenis hejmen laca, sed gaja ĉar mi vidis belajn lokojn kaj multe lernis pri ĉina kulturo en tiu tago.


    Ĉar la aktivaĵo estis pensita por fotistoj, ni multe fotis, kaj mi memoris pri la epoko kiam mi kutimis kune kun amikoj, profesiaj kaj amatoraj fotistoj, renkontiĝi por promeni fotante parkon, urbocentron aŭ eventon. Mi tre ŝatis tion kaj estis bona oportuno promeni kun aliaj homoj kiuj ankaŭ ŝatas fotarton. Mi ankaŭ profitis la tagon por bicikli: matene mi biciklis ĝis la sidejo de Pekina Popola Asocio por Amikeco kun Aliaj Landoj, el kie ni enbusiĝis al Daxing, kaj dum la reveno la buso lasis nin ĉe metrostacio, de tie mi revenis hejmen ankaŭ per biciklo.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments