El Popola Ĉinio>头条新闻>

Revo de ordinaraj homoj en Hengdian-filmproduktejo

| 2017-11-23
Bookmark and Share

    Ĉu vi iam vidis tian filmon?



   Vi konas la film-rakonton, tamen ĉiuj ĝiaj aktoroj estas fremdaj al vi: tri infanoj en la kostumoj de Liu Bei, Guan Yu kaj Zhang Fei, famaj generaloj en la ĉina historio, vizitas la domon de Zhuge Liang; kaj kvar 40-jarulinoj ridegas skuante kapon kaj ventumilojn por la ludo de "kvar talentuloj en suda Jangzio".


    Nederlanda junulo ludas la rolon de imperiestra kuracisto Wen Shichu en la filmo Imperiestrinoj en la Palaco. Li malfacile elparolas la tekston en la ĉina lingvo: "Mi havas purajn rilatojn kun la imperiestrino!" Malfeliĉe li ne flue eldiras la rolvortojn, kaj petas en la angla lingvo: "Ĉu mi povas fari denove?"


    Vidante tion vi eble pensas, ke iu firmao faras kostumludon en jara kunveno, aŭ retanoj faras ŝerc-videaĵon, tamen vi eraras, ĉar ili ja faras filmon! En tiu sceno, ĉiuj aktoroj estas ordinaraj homoj. Kvankam mankas al ili belaj vizaĝoj kaj ludarto, ĉiuj sin dediĉas al la filmado kaj klopodas imiti la mienon de la originalaj figuroj en la filmo.


    Ĉio ĉi tio okazas en Hengdian-filmproduktejo. Oni povas vesti sin per antikvaj kostumoj, esti pendigitaj per dratoj aŭ ŝminkitaj por speciala ludefekto. La filmado eĉ inkludas ceremoniojn komenciĝan kaj finiĝan. Oni bezonas nek ludarton nek longan tempon. En la daŭro de duona horo ĝis maksimume tri horoj, ordinaraj homoj povas ludi la rolojn en popularaj filmoj.


    Turismo por filmado


    Raportisto de Ĉina Junulara Ĵurnalo renkontis turisman grupon, kiu faras filmeton. 


    Iu turisto diris, ke lia firmao aranĝis la vojaĝon por la filmado en Hengdian. "Komence mi estis streĉa kaj ne povis eldiri kompletan frazon. La rolludado fariĝis iom post iom glata."


    Por produkti muzikan videaĵon oni bezonas duonhoron. Ordinara filmeto postulas tri horojn, kaj luksa filmeto kvin ĝis ses horojn. Altnivela individua produktado de filmo konsumas pli multe da tempo. 



   La Hengdian-a filmet-kompanio, kiu sidas en "palaco de Ming- kaj Qing-dinastioj" en Hengdian, estis starigita en la fino de 2015. Antaŭ tio ĝi estis sub-sekcio de Hengdian-filmproduktejo. Ĝi havas 25 ĉefajn laborantojn kaj pli ol 200 laŭkontraktajn dungitojn.


    Antaŭ la starigo, la kompanio jam komencis "filmadon de ordinaraj homoj". Tiam la merkato estis malgranda kaj nemultaj homoj konis tion. La kompanio ne faris multe da propagando, tamen en du jaroj la nombro de klientoj rapide pligrandiĝis.


    En 2016 la kompanio akceptis 45 mil klientojn/fojojn kaj produktis 3 500 filmetojn; ĉi-jare ĝis la komenco de novembro la kompanio jam akceptis 65 mil klientojn kaj produktis pli ol 5 000 filmetojn. Ĉefo de la kompanio Wu Xiao antaŭvidis, ke ĝis la jarfino la kompanio povos produkti entute 6 000 filmetojn. "En someraj ferioj venis al ni multe da klientoj, kaj ni maksimume akceptis 62 grupojn unutage."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments