El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficiala lanĉo de la Platformo por Imformopublikigo de Ĉinaj Kulturaj Relikvoj Ŝtelitaj aŭ Perditaj

| 2017-11-23
Bookmark and Share


    Lastatempe oficiale ekfunkciis la Platformo por Imformopublikigo de Ĉinaj Kulturaj Relikvoj Ŝtelitaj (Perditaj) (http://bdww.sach.gov.cn). De nun, se la publikoj en- kaj eksterlanda havos rilatajn informojn pri ĉinaj ŝtelitaj aŭ perditaj kulturaj relikvoj, ili povos rekte raporti pri ili pere de la platformo.


    Helpi ŝtelitajn aŭ perditajn kulturajn relikvojn de Ĉinio laŭeble frue reveni hejmen nur per kelkaj movoj de fingroj --- tio probable estas ago kaj pragmata kaj kreiva en ĉi tiu epoko en kiu ĉiuj estas interkonektitaj per interreto. Ĝis nun la platformo jam kolektis pli ol 2 230 informojn pri ŝtelitaj aŭ perditaj kulturaj relikvoj en 19 provincoj kaj publikigis ĉirkaŭ 200 rilatajn informojn. Teorie, se la publiko daŭre raportados pri ŝtelitaj aŭ perditaj kulturaj relikvoj, tio ne nur plifaciligos la serĉadon de koncernaj ĉinaj kulturajn relikvoj, sed ankaŭ donos energiajn batojn al krimoj rilataj al kulturaj relikvoj. 


    Laŭ nekompletaj statistikoj de UNESKO, en pli ol 200 muzeoj de 47 landoj estas 1,64 milionoj da ĉinaj kulturaj relikvoj, kaj la nombro de kulturaj relikvoj posedataj kiel personaj propraĵoj estas dekoble pli granda ol tiu posedata de muzeoj. 


    La konstruado de la platformo havas almenaŭ 3 pozitivajn valorojn. 


    Unue, ĉi tio estas revolucia ŝanĝo por serĉi ĉinajn kulturajn relikvojn. Ĝi uzas grandegdatumarojn, interreton kaj poŝtelefonan aplikaĵon, kiuj kune konsistigas tutan reton por spuri la ĉinajn kulturajn relikvojn ŝtelitajn aŭ perditajn. 


    Sekve, ĝi povas veki la publikan konscion de la tuta socio por trezori kulturajn relikvojn kaj zorgi pri ili. Sur la platformo estas multaj informoj pri ŝtelitaj aŭ perditaj kulturaj relikvoj. Serĉante kulturajn relikvojn per iliaj fotoj, tipo, nomo, numero, epoko de kreado, artaj teknikoj kaj grado de konserviĝo, la retumantoj povas lerni iom da ĝeneralaj scioj pri kulturaj relikvoj kaj tiel esti reedukita pri la historio. 


    Fine, en la pli granda kunteksto de la laŭleĝa regado la platformo estas ne nur "deklaro de rajtoj", sed ankaŭ "lanĉo de ofensivo". Laŭraporte ĉiuj datumoj kaj informoj sur ĉi tiu platformo estos alŝutitaj al la datumbazo de la ŝtelitaj artaĵoj de INTERPOL. En la estonteco, se kulturaj relikvoj listigitaj en la datumbazo estos aŭkciitaj eksterlande, laŭ la internaciaj konvencioj la lando de kie origine venis la relikvoj havos la rajton rekuperi ilin. 


    El la longa perspektivo la konstruado de la platformo estas nur la unua paŝo, kaj la grava punkto estas kiel bone utiligi la platformon. Kiel fari la platformon fame konata? Kiel fari la informojn de la platformo bone konataj? Kiel fari la platformon vere funkcianta? Ĉi tiuj demandoj estas ŝlosilaj por daŭrigebla disvolviĝo de la platformo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments