El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aviada biokeroseno de Ĉinio estis unuafoje uzita por transoceana komerca flugo kun pasaĝeroj

| 2017-11-24
Bookmark and Share


    Frumatene de la 22-a de novembro, la usonan urbon Ĉikago sukcese atingis ĉina aviadilo, kiu flugis per aviada biokeroseno sendepende esplorita kaj produktita de Ĉinio. La plej surpriza afero estas, ke la keroseno estas farita el restaĵoj de kuiroleo.


    Tio estas la unua fojo, ke aviada biokeroseno de Ĉinio estis uzita por transoceana komerca flugo kun pasaĝeroj.


    Tiu ĉi keroseno, same sekura kaj efika kiel la tradicia aviada oleo, povas efike redukti la ellasadon de karbona dioksido.


    La bruligo de ĉiu tuno da tradicia aviada keroseno ellasas 3.2 tunojn da karbona dioksido, kaj laŭkalkule la uzo de biokeroseno reduktas po ĉiu tuno 30% de la ellasata karbona dioksido.  


    Krome la karbona dioksido ellasita de biofuelo povas esti absorbita de plantoj. Tiel biofuelo povas redukti entute pli ol 35% kaj eĉ pli ol 50% de la ellasado de karbona dioksido kompare kun la tradicia oleo. 


    Nun Ĉinio fariĝis la kvara lando post Usono, Francio kaj Finnlando, kiu sukcesis sendepende esplori kaj evoluigi la tutan kompleton da teknikoj por produkti aviadan biokerosenon.


    En 2011 la Zhenhai-a Rafinada kaj Kemia Kompanio sub SINOPEC finkonstruis en sia produkta bazo la unuan demonstran ekipaĵon por produkti aviadan biokerosenon en Azio. Nun ĝi povas produkti 100 mil tunojn da fuelo de tiu ĉi speco ĉiu-jare, kaj la kvanto sufiĉas por 200-300 fojoj da flugadoj inter Pekino kaj Nov-Jorko.


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments