Post unu jaro mi revenis al Fuzhou

| 2017-11-28
Bookmark and Share

    Estis ĝojiga surprizo kiam oni informis min pri mia baldaŭa vojaĝo al Fuzhou por la tria Internacia Turismofestivalo de la “Mara Silka Vojo”, en Fuzhou, en la provinco Fujian. Mi devas konfesi ke inter ĉiuj lokoj kiujn mi vizitis en Ĉinio, Fujian estas ĝis nun tiu kiu plej plaĉis al mi: milda klimato, belaj montaroj, bona aerkvalito, bongusta manĝaĵo, agrabla etoso kaj bela arkitekturo estas la ĉefaj allogaĵoj de Fujian-provinco, kiu pasintjare gastigis la Azian Kongreson de Esperanto. Mi ne partoprenis en tiu kongreso, sed vojaĝis al Fuzhou en la sekva semajno ĝuste por la dua Turismofestivalo. Mi tiam ne povis imagi, ke post unu jaro mi estus denove en la sama urbo por denove sperti tiun tre interesan festivalon.


Delegitaro de Ĉina Internacia Eldona Grupo en malfermo de la festivalo en Fuzhou


    La evento estis la sama, sed la programo estis alia, mi vizitis aliajn lokojn, ne vizititajn pasintjare, kaj vidis pliajn mirindaĵojn de Fuzhou. Pasintjare, tamen, mi ankaŭ vizitis Quanzhou, la urbo kiu gastigis la Azian Kongreson de Esperanto, sed ĉijare mi restis nur en Fuzhou.


    Alveninte en la flughaveno mi tuj rememoris pri mia pasintjara vizito, miaj entuziasmaj babiladoj kun du portugallingvaj kolegoj el Afriko, mi rekonis la flughavenon, sentis la Fujianan etoson. Estis tamen unu grava diferenco: la vetero. Pasintjare estis terura malvarmo en Pekino komence de novembro, kiam mi iris al Fuzhou, kaj tie mi trovis varmon, bluan ĉielon kaj fortan sunon, kaj tie mi vestis mallongmanikajn ĉemizojn por la lasta fojo en tiu jaro. Ĉifoje, tamen, la malvarmo surprizis min kaj miajn kolegojn: ni ĉiuj vojaĝis al Fuzhou por ĝui sudan varmon, tamen salutis nin la pluvo, nigraj nuboj kovris la sunon kaj mi bezonis jakon por iri surstrate. Iel ajn, estis pli varme ol en Pekino, kaj cetere la aerkvalito en Fuzhou estas unu el la plej bonaj en tuta Ĉinio.


    Dum la busvojaĝo al la hotelo la pejzaĝo tra la fenestro memorigis min pri mia pasintjara vizito al la urbo: jen denove samaj belaj montoj, pontoj, riveroj... tamen ĉifoje mi ne sukcesis foti ilin, ĉar ili ĉiuj estis kovritaj de nebulo. Restis al mi kiel nura ebleco nudokule rigardi la pejzaĝon kaj samtempe senti profundan ĝojon pro mia reveno. Fuzhou estas unu el tiuj raraj magiaj lokoj, kie homo facile sentas sin hejme.



   Pasintjare dum mia vizito al Fujian-provinco la delegitaro de Ĉina Internacia Eldona Grupo amikiĝis kun ĵurnalistoj de aliaj lokoj kaj ankaŭ kun la gvidantinoj de nia grupo. Ili finfine kreis grupon en Wechat por kunigi nin ĉiuj, sed la grupo estingiĝis meze de tiu ĉi jaro, post longa senaktiveco kaj ĝenerala sinteno pri tio, ke ni neniam revidus denove, do bedaŭrinde mi ne povis kontakti ilin ĉiuj, sed en Fuzhou mi hazarde renkontiĝis kun unu el tiuj pasintjaraj kolegoj. Verŝajne li estis la nura kiu revenis al Fujian ĉijare, ĉar la ĉijara evento ne estis tiom granda kaj pompa kiel la pasintjara, sekve estis pli intimeca etoso kaj ne tiom malfacile renkonti iun meze de la homamaso. Ankaŭ funkciulino de loka registaro rekonis mian vizaĝon dum vespermanĝo, kaj tio estis afero tute ne atendita de mi: ni nur unufoje antaŭe renkontiĝis, por vespermanĝo post la malfermo de la pasintjara evento, kiel povas esti ke post unu jaro ŝi ankoraŭ rememoras min? Sed jes, denove ni kunvespermanĝis kaj ŝi rekonis min! Bonegan memoron tiu sinjorino havas!


    Pasintjare mi devis hasti okaze de mia alveno pro la baldaŭa Solena Inaŭguro de la festivalo, kiu okazis post-tagmeze. Por atingi Fuzhou ĝustatempe mi vekiĝis tre frue kaj eĉ tiel preskaŭ perdis mian flugon post sinsekvaj malfruoj dumvoje pro atendado de trajnoj en metrostacioj. Ĉifoje mia flugo estis sabate post-tagmeze, do mi havis tempon por bone dormi, trankvile matenmanĝi kaj senhaste iri al la flughaveno. La inaŭguro de la evento okazis en la sekva mateno, tiel ke estis tempo ne nur por ripozi kaj organizi miajn aferojn, sed mi ankaŭ profitis pli bone la viziton al Fuzhou per vespera ŝipveturado sur rivero dum sabata vespero kaj vizito al Tri Stratoj kaj Sep Aleoj dimanĉe post-tagmeze. Tiun ĉi lokon mi vizitis pasintjare, sed ĉifoje estis tute alia sperto, ĉar en la aleoj abundas muzeoj kaj vidindaĵoj, mi partoprenis en speciala evento en unu el tiuj muzeoj (Ŝtata Roka Muzeo) kaj la pluveto venigis alian etoson kaj belecon al tiu loko.


    Lunde ni iris al montaro iom for de la urbo por viziti kelkajn vidindaĵojn, pri kies ekzisto mi eĉ ne imagis, kaj vespere okazis la Solenan Malfermon de la Oka Fuzhou-a Termofonta Internacia Turismofestivalo, kiu ĉifoje estis malplilonga, pli simpla kaj okazis sur podio muntita liberaere. Kion indas fari post la malfermo de akvofonta festivalo? Baniĝi en varma akvofonto, kompreneble. Bedaŭrinde la tago estis laciga kaj ni malfrue atingis la hotelon, kiu ne estis la sama kiun mi spertis pasintjare. Mi havis grandan bankuvon ene de mia dormoĉambro, kaj tie mi baniĝis en la akvo de la varma akvofonto sen neceso iri al la publika banejo.


    Marde mi revenis al la urbo por viziti novan turismejon, Fu-Arbara Pado de Feliĉo. La ideogramo 福 (fu), kiu nomas la lokon, kaj per kiu oni skribas Fuzhou kaj Fujian, signifas feliĉo/bonŝanco/beno. Tiuj tri signifoj perfekte kongruas kun la etoso de tiu feliĉa, benata kaj bonŝanca provinco. En tiu sama tago mi ankaŭ vizitis tefabrikon kaj multe lernis pri la tekulturo en Fuzhou. En la tefabriko ne estas multaj aferoj por vidi aŭ fari, tamen la vizito estis tiom kleriga ke ne nur mi, sed ankaŭ miaj kolegoj, revenis al hotelo inspiritaj por verki artikolojn nur pri teo.


    Por bone fini tiun mirindan viziton al la feliĉa urbo, mi kaj miaj kolegoj vespermanĝis kune kaj babiladis dum longa tempo en gaja etoso. Ĉiu tago de mia vizito al Fuzhou meritas apartan artikolon, ĉar mi havas multon por rakonti. Ĝis tre baldaŭ!


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments