El Popola Ĉinio>头条新闻>

En 2019 komenciĝos amasproduktado de la unuaj flugantaj aŭtoj

| 2017-11-30
Bookmark and Share


    La teknologio iam uzata nur en sciencfikciaj filmoj estas nun pli kaj pli rapide fariĝanta parto de nia ordinara vivo. Lastatempe Gelly, aŭtokompanio en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, konfirmis, ke ĝi aĉetis la usonan kompanion pri flugantaj aŭtoj Terrafugia, kaj ke ĝi planas komenci amasproduktadon de la unuaj flugantaj aŭtoj en 2019 en Usono kaj tiun de vertikale leviĝantaj kaj malleviĝantaj flugantaj aŭtoj en 2023.   


    En septembro ĉi-jare la ĉina kompanio Tencent fariĝis la ĉefa investanto de la nove starigita germana kompanio pri flugantaj aŭtoj Lillium pagante 90 milionojn da usonaj dolaroj. En la mondo estas pli ol 10 kompanioj, kiuj esploras kaj evoluigas flugantajn aŭtojn inkluzive de Elevate, kiu estas flugaŭta projekto de Uber; la slovaka kompanio Aeromobile kaj la nederlanda kompanio PAL-V. 


    Nun flugantaj aŭtoj estas uzataj nur en limigitaj kampoj, kiaj policaj aferoj, krizokaza savado, taksioj ktp.. 


    Hodiaŭ la ĉefaj teknikaj baroj estas la nesufiĉaj kapabloj de daŭra flugado kaj de ŝarĝado. Ankoraŭ estos longa vojo ĝis flugantaj aŭtoj povu eniri en la komercan merkaton de Ĉinio ĉar intertempe necesos, ekzemple, malfermi aviadajn areojn por la flugantaj aŭtoj, trejni ŝoforojn kaj pretigi koncernajn leĝojn kaj regularojn. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments