El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laborantoj de Saihanba-arbarkulturejo ricevis la premion "Ĉampiono de la Terglobo" de UN

| 2017-12-08
Bookmark and Share


   La 5-an de decembro laŭ la loka tempo, en la gazetara konferenco de la 3-a Media Asembleo de UN en Najrobio de Kenjo, la Media Programo de UN anoncis, ke la laborantoj de Saihanba-arbarkulturejo ricevis la premion "Ĉampiono de la Terglobo" de UN. Kiel ilia reprezentanto, Chen Yanxian, unu el la unuageneraciaj forstistoj de la arbarkulturejo, akceptis la premion.  


Eksterlanda fakulo pri mediprotekto gratulis Chen Yanxian kaj kunfotiĝis kun ŝi. (Foto de Li Zhiwei, raportisto de la ĵurnalo Renmin Ribao)


    Erik Solheim, vicĝenerala sekretario de UN kaj plenuma direktoro de la Media Programo de UN, diris ke la historioj pri konstruantoj de Saihanba-arbarkulturejo stimulas ĉiujn homojn. Post senĉesa penado de tri generacioj, estis formita vasta arbaro kun verda kaj dense kreskanta vegetalaro. "Ili reaperigis arbaron per rapidaj kaj efikaj manieroj," Solheim ekscite diris: "Tio estas neimagebla atingo kaj instigo por homoj en aliaj regionoj de la mondo. Mi vizitos la arbarkulturejon por renkontiĝi kun tieaj laborantoj kaj aŭskulti iliajn rakontojn."



    Saihanba-arbarkulturejo kun areo de 93 mil hektaroj troviĝas en norda Hebei-provinco de Ĉinio. En la pasinteco, pro troa hakado, lokaj vegetaĵoj iom post iom malabundis, sekve sabla vento el dezertoj de norda Ĉinio senbride atakis Pekinon. En 1962 centoj da forstistoj tie ekplantis arbojn kaj post penado de tri generacioj la proporcio de arbara areo altiĝis de 11.4% al 80%. Nuntempe, ĉiujare tiu kulturita arbaro provizas al Pekino kaj Tianjin per 137 milionoj da kubaj metroj da pura akvo kaj ellasas 545 mil tunojn da oksigeno.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments