El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rapide prosperas ĉinaj platformoj de translanda komercado helpate de politikoj de la ĉina registaro

| 2017-12-11
Bookmark and Share

   Ĉi-jare la aĉetfestivalo en la 11-a de novembro kreis negocadon en 225 landoj kaj regionoj, partoprenis en ĝi tutmonde 15 milionoj da varoj de 140 mil markoj. Nun venas la 12-a de decembro, refoje alia aĉetfestivalo, kaj multaj ĉinaj konsumantoj sin pretigas por aĉeti eksterlandajn objektojn.



    Zhang Yi, ĉefplenuma direktoro de la kompanio iiMedia Data, diris, ke granda nombro da ĉinaj turistoj multe rakontis al ĉinaj konsumantoj pri la bonkvalitaj varoj de diversaj landoj, kaj tio pavimis la vojon por disvolvo de translanda aĉetado en Ĉinio. Fundamente dirite, tio estas ankaŭ firme kunligita kun la altiĝo de aĉetpovo de ĉinoj kaj ŝanĝo de iliaj ideoj pri konsumado. "Nun ĉinaj konsumantoj preferas produktaĵojn kun la kvalitoj supera kaj respondanta al individuigitaj bezonoj, kaj dank' al tio la platformoj de translanda komercado eniris en sian oran tempon."


    Ankaŭ la subteno de la registaraj politikoj funkcias kiel motoro por helpi tiajn platformojn. Ekde la 15-a de majo en 2015 la ĉinaj doganoj dum 24 horoj tra la tuta jaro laboras por altigi la efikon de pritraktado de varoj.



    "Plie, la sekcio pri esplorado de ciferecaj aferoj de la retejo JD.com publikigis raporton kiu diras, ke produktaĵoj de pli ol 50 landoj laŭ "La Zono kaj Vojo" jam eniris en Ĉinion. Zhang Yi kredas, ke sekvante pli kaj pli profundan enpenetron de la iniciato "La Zono kaj Vojo" en tiujn landojn, venos printempo al tiuj ĉinaj platformoj. "Estas antaŭvidate, ke ĉi- kaj venont-jare negocadoj en la platformoj por translanda komerco tenos sian grandan kreskorapidon."


    Pro la senĉesa disvolvo de translanda komerco, ankaŭ la grandaj grupoj, kiel Alibaba, JD.com, Amazon (la ĉina branĉo) kaj aliaj ektuŝis la aferon. Samtempe, la sendependaj platformoj ligas al si klientojn proponante al la lastaj siajn proprajn kaj apartajn avantaĝojn.


    Kial tiuj mez-malgrandaj platformoj por translanda komerco povas travivadi sub la puŝado de la grandaj grupoj? "Ĉar la merkato de translanda komerco ankoraŭ grandiĝas," tion diris Zhang Lei, ĉefplenuma oficisto de la platformo kaola.com, "kvankam konkurenco estas forta, tamen la tuta industrio rapide kreskas. Tio lasas multajn ŝancojn al la sendependaj, mez- kaj malgrandaj platformoj, kun la kondiĉo ke ili povas trovi kaj certigi al si proprajn avantaĝojn." 


    Pri tio Zhang Yi komentis: "En relativa komparo la platformoj de grandaj grupoj havas riĉajn resursojn kaj spertojn kiel elektronika komercisto, kaj la sendependaj platformoj tenas specialajn varojn kun la avantaĝo de apartaj funkcioj kaj enhavo."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments