El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fokusaj okazaĵoj en la jaro 2017

| 2017-12-15
Bookmark and Share

   Post dek kelkaj tagoj ni adiaŭos la jaron 2017. En tiu ĉi jaro en Ĉinio okazis multaj eventoj monde atentataj kaj ekscitaj. Ni kune resumu ilin. 



    Marto: Du Sesioj okazis en Pekino



    La du sesioj en 2017, nome la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la 5-a Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, malfermiĝis en Pekino respektive en la 3-a kaj la 5-a de marto. 



    Aprilo: Starigo de Xiong'an-a Nova Distrikto



    La 1-an de aprilo la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio anoncis starigon de Xiong'an-a Nova Distrikto en Hebei-provinco. La starigo de la nova distrikto havas gravan realan kaj longdaŭran signifon por centralize mildigi urbajn funkciojn de Pekino, kiuj ne konformas al la disvolvado de ĉefurbaj funkcioj, esplori novan modelon de privilegia ekspluato en dense loĝata regiono, reguligi kaj optimumigi urbajn distribuon kaj spacan strukturon de Pekino, Tianjin kaj Hebei-provinco, kaj kulturi novan motoron de disvolvo per novkreado. 



    Majo: Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro okazis en Pekino



    La 1-a Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro okazis en la 14-a kaj la 15-a de majo en Pekino. Ĝin ĉeestis 29 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj, 3 respondeculoj de gravaj internaciaj organizoj, inkluzive de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, prezidanto de la Internacia Komitato de Ruĝa Kruco, kaj ĉirkaŭ 1 500 gastoj el diversaj rondoj de pli ol 130 landoj. Pli ol 4 mil ĵurnalistoj el diversaj landoj raportis pri la forumo.  



    Julio: 20-a datreveno de la reveno de Hongkongo al la patrujo



   Vespere de la 30-a de junio, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis bonvenan bankedon, aranĝitan de la registaro de la Hongkong-a Speciala Administracia Regiono, kaj faris paroladon. La 1-an de julio en la Hongkong-a Kongresa kaj Ekspona Centro okazis kunveno por celebri la 20-an datrevenon de la reveno de Hongkongo al la patrujo, paralele okazis ankaŭ enoficiĝa ceremonio de la kvina ĉefo de la Honkong-a Speciala Administracia Regiono.



    Julio: Parado por festi la 90-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo  



    La 30-an de julio, antaŭ la 90-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kiu falis en la 1-a de aŭgusto, en la trejna bazo Zhurihe de Interna Mongolio en norda Ĉinio, okazis grandioza parado. Tio estas la unua fojo, ke la Ĉina Popola Liberiga Armeo festis la Armean Tagon per okazigo de grandioza parado post la fondiĝo de nova Ĉinio.



    Septembro: La 9-a Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj okazis en Xiamen



    De la 3-a ĝis la 5-a de septembro en Xiamen, Ĉinio, okazis la 9-a Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj. Ĝian inaŭguron ĉeestis ŝtatestroj de Ĉinio, Brazilo, Sud-Afriko, Hindio kaj Rusio, registaraj funkciuloj kaj reprezentantoj de entreprenistoj el industria kaj komerca rondoj.



    Oktobro: La 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazis en Pekino



   La 18-an de oktobro, la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) inaŭguriĝis en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris raporton al la kongreso nome de la 18-a Centra Komitato de KPĈ. La kongreson prezidis ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj ĉeestis 2 338 reprezentantoj kaj invititaj reprezentantoj.



    Novembro: Altnivela Dialogo inter KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj okazis en Pekino



   De la 30-a de novembro ĝis la 3-a de decembro, la monde atentita Altnivela Dialogo inter KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj okazis en Pekino. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ kaj ĉina prezidanto, ĉeestis la inaŭguron de la dialogo kaj faris paroladon. Al Pekino venis gvidantoj de ĉirkaŭ 300 politikaj partioj kaj koncernaj organizoj el 120 landoj por diskuti pri gravaj aferoj. La dialogo atingis vastajn komunajn konojn pri antaŭenpuŝo de la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco kaj pri man-en-mana konstruado de bela mondo.


 Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments