El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekvendiĝis licencitaj objektoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2017-12-18
Bookmark and Share

    La 15an de decembro oficiale debutis la emblemoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj en 2022. En la sekva tago la Organiza Komitato de Pekinaj Vintraj Olimpikoj komencis prov-vendadon de licencitaj objektoj el ne-noblaj metaloj, kiel insigno kaj ŝlosil-ringo, nobl-metala memoriga insigno, vestoj kaj akcesoraĵoj, skribilaro, ceramikaj produktoj kaj poŝtmarkoj en ses kategorioj. Memorigaj poŝtmarkoj de la emblemoj debutos en la 31a de tiu ĉi monato.


    Pli ol 50 specoj da objektoj ekvenditaj en retbutiko


La unua memoriga insigno de la emblemo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj


    Je la 14a horo de la 16a de decembro la memoriga insigno de la emblemo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kun limigita provizkvanto estis ekantaŭmendita en la oficiala retbutiko. Poste, en ĉiu horo aldoniĝis nova aĵo. Ĝis la 20a horo la unuaj pli ol 50 specoj da komercaĵoj en kvin kategorioj estis publikigitaj por antaŭmendado.


    Ĝis la 23a horo kaj 26 minutoj la vendsumo de licencitaj objektoj superis milionon da juanoj en la oficiala retbutiko.


    Memorigaj insignoj sendotaj dek tagojn post antaŭmendo


 Oficiala retbutiko por licencitaj objektoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj en 2022


    Koncernaj komercistoj diris, ke ili klopodos sendi la unuajn memorigajn insignojn dek tagojn post antaŭmendado, kaj aliajn objektojn 20 tagojn post antaŭmendado.


    Krome, pli ol dek detalaj vendejoj de licencitaj objektoj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estos malfermitaj ekde la mezo de la venonta januaro en Pekino kaj aliaj lokoj. Tiam oni povos aĉeti la licencitajn objektojn en tiuj vendejoj. La Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj atentigis, ke antaŭ la malfermo de tiuj detalaj vendejoj, la sola oficiala retbutiko por la licencitaj objektoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj nun estas ĉe http://beijing2022.tmall.com.


    Memorigaj insignoj estas plej ŝatataj


Ŝlosil-ringo Surglacia Valso


    Iuj paradis per antaŭmenditaj objektoj en amikaro de WeChat. Ankaŭ la memoriga insigno de la emblemo de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, kiu havas la saman fasonon kiel tiu de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, estas multe ŝatataj.


    Guo Lei, rubrikisto por "Kuri al 2022" de Ĉina Sporta Tagĵurnalo, estas veterana olimpik-kolektanto.


    "Estas la unua emisio, tial ĝi havas simbolan signifon," diris Guo, kiu esperas, ke debutos pli da bonkvalitaj objektoj dum la preparado de la Vintraj Olimpikoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments