El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiuj gravaj okazaĵoj influis la mondon en 2017?

| 2017-12-21
Bookmark and Share

    La konstruo de la homara komunumo de komuna estonteco estis por la unua fojo enskribita en rezolucion de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj  


 

    La 17-an de marto la ideo de konstruo de la homara komunumo de komuna estonteco estis enskribita en la rezolucion de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Tio signifas, ke tiu ĉi ĉina ideo estas rekonita de la mondo kaj la saĝo de Ĉinio fariĝis komuna riĉaĵo de la tuta mondo.


    Konferenco pri klimata ŝanĝo sen ĉeesto de Usono 



    De la 6-a ĝis la 17-a de novembro okazis en Bonno, Germanio, la konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri klimata ŝanĝo por 2017. 


    En junio, usona prezidento Trump anoncis la eliron de Usono el la Pariza Interkonsento. Tiel la ĉi-foja konferenco fariĝis la unua tiuspeca konferenco sen ĉeesto de Usono. Kaj Usono fariĝis la sola disvolviĝinta lando, kiu ne ludis rolon en la konferenco.


    La 13-an de novembro raporto kune publikigita de 76 fakuloj en la ĉi-foja konferenco montras, ke la ellasado de karbona dioksido kreskos je 2% en la jaro 2018.


    Kvankam la situacio daŭre estas serioza, tamen estas ĝojinde, ke inter la landoj partoprenintaj en la konferenco 22 landoj, kies ellaskvanto de karbona dioksido okupas kvinonon de la totala kvanto de la mondo, tre aktive klopodas en serĉado de manieroj por trakti klimatan ŝanĝon. Kaj novaj energioj en tiuj landoj kreskas je 14% ĉiu-jare.


    Urbo plej ŝatata de turistoj de la mondo


    Laŭ raporto de la rusa retejo Sputnik en la 8-a de novembro, la statistiko de Euromonitor International montras, ke Hongkongo estas la plej ŝatata urbo de turistoj de la tuta mondo en 2017.



    Laŭ la raporto 25.7 milionoj da turistoj vizitis Hongkongon en 2017. La dua plej multe vizitita urbo estas Bangkoko kun 23.3 milionoj da turistoj. Londono rangis la tria kun 19.8 milionoj da turistoj. En la listo de la 10 plej multe vizititaj lokoj en la mondo por 2017 sin trovas ankaŭ Singapuro, Makao, Dubajo, Parizo, Novjorko, Shenzhen kaj Kuala-Lumpuro.  


    Kontraktoj kun la plej granda monsumo en la historio de monda komerca kunlaboro


    La 9-an de novembro, dum la vizito de usona prezidento Trump al Ĉinio, ĉinaj kaj usonaj kompanioj kune kreis miraklon: temas pri serio da kontraktoj de komerca kunlaboro, kies totala sumo atingis 253.5 miliardojn da usonaj dolaroj. Tio starigis rekordon en la historio de ĉina-usona komerca kunlaboro kaj ankaŭ en la historio de la monda komerca historio.



    La sumo de 253.5 miliardoj da usonaj dolaroj ne nur signifas rekord-starigajn kontraktojn, sed ankaŭ montras, ke la ĉina-usona komerca kunlaboro en la estonteco havos nov-tipan kunlaboran modon en pli granda nombro kaj sur pli alta nivelo.


    Por la unua fojo en 10 jaroj denove aperis la problemo de kontinua malekvilibra nutrado 


    En la 5-a de novembro la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis deklaron, en kiu ĝi alvokis al la membroj de G7 adopti urĝajn rimedojn por solvi problemojn rilatajn al malekvilibra nutrado.



    En la konferenco de G7-ministroj pri sano José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, diris, ke 1/3 de la loĝantaro de la mondo alfrontas unu aŭ kelkajn problemojn pri malekvilibra nutrado inkluzive de malsato, manko de mikroelementoj, tro granda korpopezo kaj korpulenteco. Se oni ne adoptos urĝajn rimedojn, ĝis la jaro 2030 pli ol duono de la loĝantaro de la mondo alfrontos problemon de malekvilibra nutrado. Li ankaŭ montris, ke ĉefaj kaŭzoj de la denova kresko de la problemo estas konfliktoj kaj klimata ŝanĝo. Kaj 2 miliardoj da homoj suferas de manko de mikroelementoj, 1.9 miliardoj de tro granda korpopezo kaj 600 milionoj de korpulenteco. 


    La monda ekonomio plenampleske kreskis por la unua fojo en 10 jaroj 



    La monda ekonomio eliris el stagnado longe daŭrinta kaj plenamplekse kreskis por la unua fojo en 10 jaroj. Christine Lagarde, prezidanto de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke kompare kun la pasintaj dek jaroj la monda ekonomio reprosperiĝas pli forte kaj la bazo por reprosperiĝo estas pli vasta.


    Espero finfine montriĝis al Sirio kaj Irako, kiuj de longe suferas de milito 


    Ĉi-jare espero finfine montriĝis al Sirio kaj Irako, kiuj de longe suferas de milito. Amaso da homoj vagantaj en mizero eble povos reveni hejmen ĉar "la Islama Ŝtato", kiu okupis grandan parton de tiuj du landoj dum la lastaj jaroj, estas venkita de la aliancaj fortoj.


    Por la unua fojo la homaro observis gravitan ondon kaj astronomio eniris en novan epokon 



    En la 16-a de oktobro sciencistoj de diversaj landoj sukcese observis gravitan ondon estiĝintan de la kunfandiĝo de du neŭtronaj steloj kaj ankaŭ la elektromagnetajn signalojn elsenditajn de tiu ĉi grandioka kosma okazaĵo.


    Italio estas la lando kie homoj vivas plej longe en la mondo kun la averaĝa vivlongeco superanta 80 jarojn



    Laŭ la Indico de Bloomberg pri Monda Sano, inter la enketitaj 163 landoj de la mondo Italio estas la lando, kie homoj vivas plej longe kun la averaĝa vivlongeco de pli ol 80 jaroj. Laŭ statistiko de Eŭropa Unio, la averaĝa vivlongeco de virinoj de Italio estas 84 jaroj kaj tiu de viroj estas 78.3 jaroj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments