El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Artkolegio de Kunming havas Esperanto-Angulon!

| 2017-12-22
Bookmark and Share


    Ekde la komenco de la nuna semestro, ĉiuj novaj studentoj de la Aviad-Turisma Fakultato sub la Artkolegio de Kunming estas devigitaj lerni Esperanton. Multaj studentoj unuafoje aŭdis pri la nomo de Esperanto kaj estas scivolemaj pri nia lingvo. Dum la lernado, iuj studentoj lernas tre diligente. Ili volas havigi al si la studentan E-organizon en la kolegio. Post du-monata preparado, fine en la 15a de decembro, la Zamenhof-tago, la Studenta Esperanto-Klubo de la Artkolegio de Kunming oficiale fondiĝis. Tuj post la fondiĝo de la klubo, la kolegio decidis starigi Esperanto-Angulon, por ke studentoj lernu kaj ekzercu buŝparolon en libera tempo. Nun oni jam metis la dulingvan ŝildon kun la skriboj “Esperanto-Angulo” apud la laŭbo ĉe Dianchi-lago. 



    Liu Li estas studentino de la Artkolegio. Ŝi starigis Esperanto-grupon en la mesaĝilo WeChat. Ŝi invitis kelkajn kunlernantojn en la grupon por diskuto kaj diskonigo de informoj pri lernado de Esperanto. Nun la WeChat-grupo konsistas el 15 anoj. Instruistoj Optimisto (Liu Baoguo) kaj Jadobela (Li Lin) el Ĉinio, Amina (Alessandra Madella) el Italio kaj Dekmil (Choi Manwon) el Sud-Koreio kiel volontuloj helpos la studentojn post lecionoj. Pli da studentoj esprimas, ke ili volas aliĝi al la WeChat-grupo.




Artikolo kaj fotoj de Optimisto kaj Amina

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments