El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germana viro kuris al Ĉinio laŭ la Silka Vojo, eluzante 40 parojn da ŝuoj

| 2017-12-27
Bookmark and Share


    Laŭ germana amaskomunikilo, bankokomizo el la urbo Hamburgo de Germanio, kiu edziĝis al ŝanhaja virino, kuris laŭlonge de la Silka Vojo por naŭ monatoj. Li pensas ke lia vojaĝo nomita kiel "kultura maratono" povas helpi malaperigi antaŭjuĝojn inter malsamaj nacioj. Post travivi multajn malfacilaĵojn kiajn frakturojn de ambaŭ piedoj, en la 16-a de decembro, li finfine atingis sian cellokon, Ŝanhajo.


    "Mi kuris almenaŭ 11,249 kilometrojn", fiere diris Kai Markus, kiam li estis intervjuita de la retejo de la germana amaskomunikilo Deutsche Welle en la 20-a de decembro. 


    Dum la vojaĝo li trapasis la ekstreman malvarmegon en Rusio kaj la ekstreman varmegon de dezerto. Li entute eluzis pli ol 40 parojn da ŝuoj. Malbonŝance, septembre, en la provinco Hubei, meza Ĉinio, nur iomete pli ol 1,000 kilometrojn for de Ŝanhajo, li frakturis ĉe ambaŭ kalkanoj kaj ricevis operacion. La fina parto de la vojaĝo estis plenumita sur rulseĝo kaj per trajno. "Mia amiko Victor Neubauer, kiu akompanis min dum la tuta vojaĝo, daŭrigis mian vojaĝon. Kiel teamo ni kune finis ĝin."


    Antaŭe kiam li estis intervjuita de AFP (Agence France-Presse), li informis, ke lia amiko Victor Neubauer estis veturanta per malgranda aŭto por akompani lin kaj la ĉareto, trenita de la malgranda aŭto, estis ŝarĝita per nutraĵoj kaj protein-pulvoro. Sed la aŭto paneis en la sama tago kiam liaj kruroj rompiĝis. 


    Dum la vojaĝo, Markus kuris ĉirkaŭ 40-80 kilmetrojn ĉiutage kaj havis ripoztagojn. En ripoztagoj li partoprenis en kulturaj interŝanĝoj. 


    Li diris ke per kurado, li helpas homojn forigi antaŭjuĝojn pri Ĉinio kaj Germanio. "Ekzemple, germanoj pensas ke ĉinaj produktoj estas malaltkostaj kaj malbonkvalitaj, sed ĉi-foje mi konsumis multajn ŝuojn liveritajn de ĉinaj kompanioj kaj ili ne estas malplibonaj ol tiuj germanaj."


    Li ankaŭ diris al Deutsche Welle ke la vojaĝo lin helpis forigi siajn antaŭjuĝojn pri aliaj landoj. "Ĉiuj havas siajn antaŭjuĝojn kaj antaŭe mi pensis ke vojaĝi en Rusio estas danĝera. Fakte kiam mi kontaktiĝis kun rusoj, mi malkovris ke ili estas tre helpemaj."


    Li diris al AFP pri malavareco kaj varmeco de nekonatoj. Ekzemple, belorusaj geedzoj cedis sian liton al Markus kaj dormis en sofo. Krome multaj fremduloj provizis lin per loĝloko kaj manĝaĵoj, kaj ili kune diskutis pri Dio kaj la mondo. 


    Laŭ liaj lastaj fotoj, li havas pli da blankaj haroj ol en marto. Sed li kiel patro de 1.5-jara filo ne bedaŭris pri la vojaĝo. Li diris ke la "kultura maratono" alproksimigas popolanojn. Li konkludis ke multaj projektoj povas kunligi popolojn anstataŭ apartigi ilin.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments