El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debutis Wechat-legitimilo en Ĉinio

| 2017-12-29
Bookmark and Share


    La 25an de decembro en Nansha-distrikto de Kantono estis fondita Nuba Alianco Weijing, iniciatita de la Nansha-a Sekcio sub Kantona Buroo de Publika Sekureco, la firmao Tencent kaj Banko de Ĉina Konstruo. La unua Wechat-legitimilo aŭ interreta legitimilo de Ĉinio estis disdonita tiutage.


    La interreta legitimilo estas provuzita en Guangdong-provinco, kaj estos antaŭvide disvastigita en la tuta lando ekde la venonta januaro.


    Oni povos legitimi sin por aĉeto de fervojbiletoj, pago por tranokto en hotelo, poŝtaĵoj, bankaj negocoj ktp. pere de la interreta legitimilo kaj vizaĝ-skano.


    Reta legitimilo estas akceptata


    Yan Dong, respondeculo de Weijing-teamo el Kantono, diris, ke la interreta legitimilo, bazita sur legitimilaj donitaĵoj, estis elfarita de instituto sub la Ministerio de Publika Sekureco, kaj estas agnoskita kiel leĝa legitima atestilo de la Ministerio de Publika Sekureco.


    La respondeculo klarigis, ke la interreta legitimilo estas konservebla en poŝtelefona softvaro Wechat. Oni povas pruvi sian persona identecon simple per poŝtelefona skanado de sia vizaĝo en okazo de bezono.


    Kiel fari?



    Ekzemple, por tranokti en hotelo, oni devas skani dudimensian kodon por konekti la interretan legitimilon kaj skani sian vizaĝon. La informoj estos senditaj al la datumbanko pri publika sekureco. Per aŭtomata artefarit-intelekta distingo en kelkaj sekundoj, la kompara rezulto estos resendita al la hotelo kaj la posedanto de legitimilo.


    Sekureco


    La polico diris, ke la estiĝo de la interreta legitimilo estas sekura, kaj informoj ne estos tralikitaj al aliaj. Preskaŭ ne eblas imitado, ĉar la informoj estas kunligitaj kun la vizaĝo, fingra premsigno kaj informoj pri la posedanto de legitimilo. Organo de publika sekureco povas ekzameni kaj kompari la eksterajn informojn kun tiuj en sia datumbanko, kaj la proceso de komparo estas sekura. La triaflanka organizo aŭ aliaj homoj povas legi nur la rezulton pri ekzameno el la publik-sekureca organo, kaj ne eblas akiri privatajn informojn de la civitanoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments