TPK kaj ĈPPIK en 2017>Fokusoj>

Novaj projektoj pri internacia kunlaboro probable estos lanĉitaj en la pintkunveno de G20

| 2016-03-10
Bookmark and Share

de Dong Yan, raportisto de El Popola Ĉinio

 


Chen Jian, vicministro pri komerco
 

    Plu akceli disvolvon de la monda ekonomio

 

    La 8-an de marto en la gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 12-a TPK ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi malkaŝis, ke en septembro en Hangzhou, urbo en sudorienta Ĉinio, okazos la pintkunveno de G20, kiu strebos al atingoj en jenaj tri flankoj: malkovri novan movforton pere de renovigo, enigi novan vivforton pere de reformo kaj malfermi novan perspektivon pere de disvolvo. Wang esperas, ke la ĉi-foja pintkunveno plu akcelos disvolvon de la monda ekonomio.

 

    Ĉinio prezentos siajn projektojn kaj proponojn

 

    Chen Jian, ĈPPIK-membro kaj vicministro pri komerco, diris ke en la pintkunveno Ĉinio prezentos siajn projektojn kaj proponojn por solvi gravajn problemojn en la procezo por rapidigi releviĝon de la monda ekonomio.

 

    Novaj projektoj probable estos lanĉitaj

 

    Chen Jian malkaŝis ankaŭ, ke en la ĉi-foja pintkunveno eble naskiĝos novaj projektoj similaj al tiuj pri starigo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj la Banko de BRICS-landoj. Li opinias: "La releviĝo de la monda ekonomio bezonas substancan projekton. Ĉinio, kiel respondeca granda lando kaj la plej granda evoluanta lando en la mondo, prezentos projekton konforman al sia kapablo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments