TPK kaj ĈPPIK en 2017>Intervjuoj>

Fumnebulo malaperos pro la kontribuo de ĉiuj

| 2017-03-27
Bookmark and Share

    Xing Xinhui, profesoro pri kemiindustrio de Tsinghua-Universitato kaj membro de ĈPPIK (Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco), estis intervjuita de raportisto de El Popola Ĉinio pri kiel solvi la fumnebulan problemon en Ĉinio.

 

Fumnebulo en Pekino
 

    El Popola Ĉinio: En ĉi-foja laborraporto de ĉina registaro estis menciita batalo kontraŭ fumnebulo, kion vi opinias pri tio?

 

Profesoro Xing Xinhui
 

    Xing Xinhui: "Laŭ mia scio, fumnebulo fakte estas kompleksa, sinteza kaj sistema problemo. Ĝia solvo ne simple kuŝas en 'se ni ne uzos aŭtojn la poluado malaperos'. Ekzistas kialoj naturaj, ekzemple kelkaj plantoj ellasas ŝvebaĵon, kiu fariĝas parto de la fumnebulo kaj de pm 2.5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol aŭ egalas al 2.5 mikronoj). En Ĉinio, pri la apero de fumnebulo precipe kulpas pri ĝia situo, ekzemple se vento blovadas en Pekino, ne ekzistas fumnebulo tie, sed sen vento la fumnebulo kovras la urbon. Certe, industria poluado, pulvoro, ellasaĵoj el aŭtoj kaj aliaj kaŭzitaj de homa aktivado, kontribuas por fortigi la fumnebulon. Miaopinie, tiu ĉi estas temo por ĉiuj."

 

    El Popola Ĉinio: Kiel ni solvu la problemon?

 

    Xing Xinhui: "Unue, ni devas atenti pri nia mediprotekta koncepto; due, ni devas pli bone regi la industrian poluadon, precipe tiun en aero. Nun, pro la urbanizado, pli kaj pli multaj homoj loĝas en urboj, kaj multego da homoj bezonas varmigi sin en vintro. Jen venas influo al la aerkvalito pro karba konsumado. Nun ĉiuj favoras anstataŭi karbon per gaso, sed la karbo estas la plej malmultekosta, kiel ni konvinku firmaojn pli multe elspezi? Mi opinias, ke verda fuelo estas tendenco. Cetere, la kvalito de benzino kaj popularigo de elektraj kaj novenergifontaj veturiloj povas esti gravaj paŝoj al tiu celo."

 

    "Solvi la problemon de fumnebulo postulas sintezajn rimedojn: klopodado de la registaro kaj la socio. Fumnebula problemo estas solvebla samkiel la ploblemoj pri malpura akvo kaj rubaĵo: per progreso de scienco, per ŝanĝiĝo de konceptoj pri la vivo, verda vojaĝo, mediprotekto..."

 

    El Popola Ĉinio: Do kiom da tempo la solvado postulas?

 

    Xing Xinhui: "Fakte, la datumoj montras ke la situacio pliboniĝas jaron post jaro. Eble la solvado postulas dek kelkajn jarojn, samkiel en Britio. Ĉar la solvado iom tuŝas aferojn de la naturo, kiu ne estas regebla per homoj. Sed mi opinias, ke se ni regos per homa interveno laŭ la plej alta grado, eble post kvin aŭ dek jaroj, fumnebula problemo estos solvita."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments