El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pliboniĝis aerkvalito en norda Ĉinio

| 2018-01-05
Bookmark and Share

    En la nuna vintro evidente pliiĝis la nombro de bonveteraj tagoj en Pekino, Tianjin, Hebei kaj ĉirkaŭaĵoj. Pro tio malkreskis la vendkvanto de kontraŭpoluaj maskoj kaj aerpurigiloj. Iuj komercistoj deziris malprofite vendi kontraŭpoluajn maskojn, tamen neniu respondis.


    Malrapida vendo de kontraŭpoluaj aĵoj


    La vendo de kontraŭpoluaj maskoj en pluraj pekinaj apotekoj ne havas grandan debiton kiel antaŭe.


    "Lastvintre ni vendis kelkcent kontraŭpoluajn maskojn ĉiutage, kaj ili preskaŭ elĉerpiĝis," diris vendisto de iu apoteko. Tamen en tiu ĉi vintro nur du kompanioj pogrande aĉetis antipoluajn maskojn, kaj estis malmultaj individuaj aĉetoj. Kompare kun ili, kotonaj maskoj kaj kirurgiaj kontraŭgripaj maskoj estas bone vendataj.


    S-ro Zhang el Pekino aĉetis skatolojn da kontraŭpoluaj maskoj en la aĉetfestivalo de la 11a de novembro lastjare, kaj li uzis ilin dum tri tagoj en novembro kaj decembro. Li diris, ke en pasintaj vintroj li tuj ŝaltis aerpurigilon enirinte hejmon, tamen nun la aparato estas preskaŭ ornamaĵo.


    226 tagoj kun bona aerkvalito en 2017



    En 2017 la jara averaĝa denseco de PM2,5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2,5 mikronoj aŭ egalas al 2,5 mikronoj) estis 58 mikrogramoj kubmetre, je 20,5% pli malalte ol en la antaŭa jaro, kaj tio plenumis la celon de la Agadplano kontraŭ Aerpoluado publikigita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Lastjare la severe poluitaj tagoj kalkuliĝis al 23, je 16 pli malmulte ol en la antaŭa jaro.


    Laŭ donitaĵoj el Pekina Mediprotekta Monitor-Centro, 226 tagoj en 2017 estis aere bonkvalitaj, je 28 tagoj pli multe ol en la antaŭa jaro; kaj 23 tagoj estis severe poluitaj, je 16 tagoj pli malmulte ol en la antaŭa jaro.


    La aera kvalito de Pekino evidente pliboniĝis en 2017 pro klopodoj de homoj kaj helpo de vetero.


    Klopodoj de homoj montriĝas en antaŭenigo de uzado de puraj energifontoj kaj redukto de poluaĵoj kaj ellasaĵoj; disvolviĝo de publika transporto kaj la projekto de forstumo de miliono da mu-oj en ebenaĵaj regionoj.


    Krome, estis konstruita la reto de alt-densa monitorado por trakti kaj puni kontraŭleĝaj agojn.


    Helpo de vetero signifas, ke la ĝeneralaj veterkondiĉoj estis favoraj en 2017, la aero estis seka, kaj oftiĝis la norda vento.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments