Inaŭguro de la tria Turismofestivalo kaj mia reveno al Tri Stratoj kaj Sep Aleoj

| 2018-01-08
Bookmark and Share

    Matene okazis la malferma ceremonio de la tria Internacia Turismofestivalo de la “Mara Silka Vojo” en Fuzhou, kaj, samkiel pasintjare, ĝi okazis en la bela kaj impona kunvencentro de Fuzhou. Alveninte al tiu loko, bonvenigis nin belaj fraŭlinoj en elegantaj tradiciaj vestaĵoj en la koloroj blanka kaj blua. Ĉe la enirejo de la aŭditorioj kie okazis la malfermo estis disdonado de jasmenaj ĉirkaŭbrakoj, bela kaj delikata arto de Ĉinio, kiun mi ĝis nun vidis nur en Fujian, sed mi scias ke ankaŭ en aliaj provincoj ĝi estas populara. Fuzhou estas fama pro sia altkvalita jasmena teo, do ornamaĵo el jasmeno estas tre taŭga donaco por vizitantoj.



    Krom paroladoj de lokaj aŭtoritatoj kaj fakuloj pri turismo, estis ankaŭ prezentadoj de kantoj kaj dancoj kaj subskribado de interkonsentoj pri kunlaboro inter pluraj organizaĵoj. Ĉeestis la eventon la vic-provincestro de Fujian, diplomatoj el kelkaj najbaraj landoj kaj pluraj lokaj aŭtoritatoj. Ĉiu partoprenanto ricevis librojn kaj lokan manartaĵon (kombiloj kaj aliaj iloj por prizorgo de hararo) kiel donacoj, kaj en la manlibro pri la festivalo mi legis la interesan informon, ke antaŭ pli ol 20 jaroj la nuna ĉina prezidanto Xi Jinping estis sekretario de Fuzhou-a Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj tiam li proponis disvolviĝon de projekto pri “mara Fuzhou”, kiun nun oni nomas “Mara Silka Vojo”. Rezulte de tiu iniciato estis kreitaj en la urbo Nacia Ekologia Protektejo, la kerna areo de la Mara Silka Vojo de la 21-a jarcento, Liberkomerca Areo kaj la Nacia Prezentejo de Novigaj Sendependaj Teknikoj. Tiuj projektoj multe kontribuas por la rapida kaj sana disvolvado de Fuzhou.


    Dum la solenaĵo okazis prelegoj, kaj surprize estis invititaj gastoj el Tajlando kaj Aŭstralio, kiuj prelegis pri turismo en siaj landoj. La prelego pri Tajlando estis simpla diskonigo de tajlandaj turismejoj, kaj mi ne bone komprenis ĝian ligon al la evento, verŝajne temis simple pri interŝanĝo inter ambaŭ landoj, tiel ke Ĉinio havis aŭ havos oportunon diskonigi pri siaj turismejoj en iu grava evento en Tajlando, sed ankaŭ povas esti, ke malantaŭ tio estas grava strategia kunlaboro: antaŭ nelonge estis publikigita listo de la urboj plej vizititaj en 2017, kaj Bangkoko aperas en la dua pozicio, kun granda kresko en la nombro de turistoj dum la lastaj jaroj, do certe aliaj landoj multe povas lerni de la tajlanda sperto.



    Aŭstraliano prezentis la strategion uzitan por disvolvado de turismo en Tasmanio. Lia prelego ŝajnis al mi interesa kiel diskonigo de strategio kiu funkciis en alia lando, kaj povus inspiri similan strategion en Fuzhou kaj aliaj ĉinaj urboj.


    Subskribado de interkonsentoj estis grava momento, kiam reprezentantoj de pluraj turismaj firmaoj kaj registaroj subskribis dokumentojn por estigi divers-specajn kunlaborojn. Mi vidis ke la festivalo en Fuzhou ne nur diskonigas al amaskomunikiloj kaj fakuloj pri turismo pri la allogaĵoj de la urbo, sed estas ankaŭ sinsekvoj, homoj daŭrigas la kontakton kaj klopodas efektivigi partnerecojn cele al komuna profito.


    Post la tagmanĝo estis tempo por reveni al la Tri Stratoj kaj Sep Aleoj. Ĉi foje, tamen, la delegitaro de Ĉina Internacia Eldona Grupo estis elektita por partopreni en speciala forumo en la Ŝtata Roka Muzeo, kiu troviĝas ĉe unu el la aleoj, ne vizitita de mi pasintjare. Tie fakuloj de Monda Turisma Organizo kaj Azi-Pacifika Turisma Asocio prelegis pri la disvolvado de turismo en Azio kaj la mondo. Virino faris por ni la teceremonion kaj ni gustumis kelkajn teojn, ĉi foje ne jasmena, produktitajn en Fuzhou, kaj mi gajnis kelkajn tesaketojn, kiujn mi kunportis al Pekino por daŭre senti la bonan guston de Fuzhou-a teo.



    Post la Forumo ni havis iom da libera tempo por promeni en la stratoj kaj aleoj. Mi jam estis tie antaŭe, sed la belaj konstruaĵoj kaj la etoso daŭre ravas min. Cetere ĉi foje estis iom da pluvo, kiu donis al la loko alispecan ĉarmon ol tiu de mia pasinta sperto.


    Vespere estis bankedo kun reprezentantoj de loka registaro, kiuj regalis nin per pluraj bongustaj pladoj de Fujian-a kuirarto. Tiu provinco estas fama pro siaj bongustaj pladoj, kiuj tre plaĉas al mi. Manĝaĵo en Fujian ne estas akra, kaj la gusto estas tre malsama ol tiu de aliaj ĉinaj kuirartoj. Mia ĝenerala impreso pri ĉina manĝaĵo estas tiu, ke ĉinoj fritas aŭ aldonas spicaĵojn por ŝanĝi la guston de la manĝaĵo, sed en Fujian la spicoj estas mildaj kaj oni sentas la veran guston de la viando aŭ legomo kiun oni kuiris. Cetere Fujian troviĝas ĉe la maro, kaj tio igas ĝian manĝaĵon speciale alloga por ŝatantoj de freŝaj marfruktoj kaj fiŝaĵoj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments