Mirinda tago en Yongtai-distrikto de Fuzhou

| 2018-01-08
Bookmark and Share

    Fuzhou estas urbo ĉirkaŭata de belaj montaroj (krom oriente, kie troviĝas la maro), kaj pasintjare en la norda distrikto Lianjiang okazis la 7-a Fuzhou-a Internacia Varmakvofonta Turismofestivalo. Tie mi gastiĝis ĉe Xishan-Varmakvofonta Hotelo, la plej granda en Fuzhou, kiu ricevas multajn turistojn dum tuta jaro. Tiam mi supozis ke ĉiuj varmaj akvofontoj de Fuzhou troviĝas en Lianjiang, sed ĉi foje la festivalo okazis en la suda distrikto Yongtai, kie troviĝas pluraj aliaj varmaj akvofontoj.



    Mi vizitis la antikvan vilaĝon Songkou en Yongtai-distrikto pasintjare, kaj tiu estis mia tuta sperto pri tiu distrikto ĝis mia reveno ĉi jare. Evidentiĝis ne nur ke Fuzhou-a kamparo estas grandega, sed ankaŭ ke eblas multfoje viziti la saman distrikton kaj havi plurajn malsamajn spertojn: ĉi foje mi ne vidis Songkou-vilaĝon, ni estis en alia parto de la distrikto, kiu nomiĝas Yunding-scenejo, kaj mi miris pri la abundo de vidindaĵoj tie.


    Ĉi foje la vetero estis malbona, pluvante en la tuta urbo. Yunding-scenejo troviĝas en montaro, tiel ke finfine ni ne estis sub la nuboj, sed inter ili. La nebulo estis tre densa kaj estis eĉ malfacile por ŝoforo vidi la aŭtovojon, kaj pro tio la buso iris malrapide. Survoje la pejzaĝoj estas belegaj, kun kanjonoj, akvofaloj, riveroj, arbaroj kaj tekampoj. Post la alveno en Yunding la nebulo pli densiĝis, sed poste iom post iom maldensiĝis ĝis preskaŭ malapero, sed tiam estis jam vesperiĝo.



    Ĉe la parkejo de Yunding-scenejo estas bonega infrastrukturo por akcepti turistojn: necesejoj, informejo, mapoj, restoracio, vendejoj kaj eĉ hotelo. Antaŭ la parkejo estas la enirejo de unu el la ĉefaj vidindaĵoj de tiu loko: Tianchi-lago, la plej alta en tiu regiono. Ĝia nomo signifas ĉiela baseno, aludo al ĝia alteco, proksime al la ĉielo. Pro la nebulo ne eblis vidi la lagon mem, nur ĝian randon, sed la nebulo donas misteran etoson al ĝi kaj specialan belecon al la pejzaĝo. Post irado sur bela ligna ponto oni atingas vastan kampon kie homoj ŝatas fotiĝi. 


    Alia bela allogaĵo estas la vojo mem: por atingi Tianchi-lagon oni bezonas transiri belan arbaron, kaj dumvoje eblas vidi plantojn, florojn, fruktojn kaj insektojn, bonŝancaj homoj sukcesas vidi pli rarajn bestojn. Nia gvidanto diris ke nur unu el la beroj kiuj kreskas ĉe la pado estas manĝebla, do oni devas esti atenta kaj eviti manĝi nekonatajn fruktojn, ĉar tio povas esti danĝera por la sano. Mi vidis fruktetojn kiuj aspektas simile al mango, oksikoko kaj blubero, tamen tre malgrandaj kaj nemanĝeblaj.



    Vizitantoj ankaŭ trovas tie alian allogaĵon: en la arbaro oni bredas abelojn, kiuj faras mielon el la poleno de sovaĝaj floroj, kaj tiu altkvalita mielo estas aĉetebla ĉe la budo de la abelbredisto, kiu ankaŭ vendas freŝajn fruktojn kaj aliajn produktojn al la turistoj. Por unua fojo en Ĉinio mi vidis kaj gustumis specion de banano, kiun en Brazilo oni facile trovas: ĝi estas tre malgranda kompare al la plej kutimaj specioj de banano, kaj ĝia gusto estas alia. Ankaŭ eblas aĉeti nuksojn kaj diversajn abelaĵojn, inter ili estas kosmetikaĵoj.


    Mi tagmanĝis en la loka restoracio. La manĝaĵo estas bongusta kaj la loko estas pura. Eblas bone manĝi tie. Post la manĝo ni vizitis la najbaran hotelon, kies ĉambroj havas la formon de ovo. La hotelo aspektas kiel parko, kun multaj ovoformaj ĉambroj disigitaj tra ĝi. Ĉiu sektoro de la hotelo nomiĝas nesto, kaj en ĉiu nesto grupiĝas ĉambroj pli aŭ malpli luksaj, grandaj aŭ komfortaj, kies luprezoj estas evidente malsamaj. Irante tra la hotelo mi sentis min en alia mondo: tiu de la usona televidserio Dinosaŭroj, kreita de Michael Jacobs en la 90-aj jaroj. Ĝi estis parto de mia malfrua infanaĝo kaj komenco de mia adolesko. La loko aspektas kiel tiu de la televidserio, kaj mi eĉ trovis dinosaŭron antaŭ unu el la ovaj domoj. Rigardu vi mem: ĉu ne similas?



    La ĉambroj estas interesaj, certe nekutimaj, tamen tre bone planitaj. Ili estas kutime malgrandaj kaj interne estis tre malvarme, ĉar ĉiu ĉambro havas sian propran klimatizilon, kiun gasto povas ŝalti laŭ sia plaĉo por varmigi ĝin, sed mi vizitis nur ĉambrojn neloĝatajn en tiu momento (pro la komprenebla fakto ke vizitanto ne povas ĝeni la gastojn), sekve mi ne povis kontroli pri la efiko de la klimatizado, kiu estas tre grava, konsiderante ke tie mankas hejtado kaj, ĉar la loko troviĝas en la pinto de la monto, estas tre malvarme. La sperto tranokti en “ovo” allogas multajn turistojn al tiu hotelo.


    Mi ankaŭ surpriziĝis pri la abundo de belaj kanjonoj kaj montaroj tra tuta Fuzhou-a kamparo. Unu el tiuj kanjonoj troviĝas proksime al Yunding-scenejo, sed ĉar ni estis en la pinto de la monto, ni bezonis uzi telferon por malsupreniri ĝis la kanjono. Tie estas longa vojo ĉe la rivero kiu kuras inter la montoj, kaj la pejzaĝoj estas mirindaj. Pro manko de tempo mi ne povis trairi la tutan vojon, sed mi vidis sufiĉe por atesti ke tiu loko estas ja vizitinda. Dumvoje mi preterpasis enirejon de kaverno, kaj gvidanto klarigis al ni pri tio, ke dum la japana invado ĉinaj soldatoj sin kaŝis tie kiam ili estis en malavantaĝo rilate al la japana malamiko, por ne esti kaptitaj de japanoj, kaj poste bataliono de la Ruĝa Armeo, dum la revolucio en Ĉinio, sin kaŝis por atendi oportunan momenton por ataki. Nuntempe estas ligna dometo kaj totemoj ĉe la enirejo de la kaverno.



    Vesperiĝe ni iris al Qingyun-monta Varmakvofonta Hotelo por vespermanĝo kaj malferma ceremonio de la 8-a Fuzhou-a Internacia Akvofonta Turismofestivalo, kiu okazis liberaere kun ĉeesto de lokaj aŭtoritatoj kaj invititaj gastoj. Estis jam malfrue kiam ni ekiris al Yongtai-Guanjing Varmakvofonta Granda Hotelo, kie ni tranoktis. Tiu varmakvofonta hotelo estas la plej nova en Fuzhou, kaj ĉiu el ni ricevis kuponon por senpage viziti la basenojn plenigitajn de akvo el varma akvofonto.


    Bedaŭrinde estis jam tre malfrue, preskaŭ la deka vespere, kiam nia grupo atingis la hotelon, tiel ke nur du el ni vizitis la varmajn akvofontojn. Mi baniĝis en akvo de varma akvofonto, sed tion faris en bankuvo de mia hotela ĉambro: ĉiu ĉambro havas bankuvon ligitan al varma akvofonto, kaj en tiu hotelo la kuvoj estas grandaj kaj belaj, kun ŝtono en la mezo por ke oni ripozu sur ĝi. En tiu hotelo ne estas multaj varmakvaj basenoj, tamen estas unu baseno kun fiŝetoj, kiuj per siaj dentoj “masaĝas” la homojn, kaj aparte pagenda bano en sala akvo.


    En la sekva mateno ni revenis al Fuzhou por novaj aktivaĵoj, kiujn mi rakontos en alia artikolo. 


Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments