El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia komunumo: ĉinaj gvidantoj atentas la popolan vivon

| 2018-01-08
Bookmark and Share


    Ĉe la sojlo de la nova jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon. Li retrospektis la brilajn atingojn de Ĉinio en la jaro 2017 kaj prezentis perspektivojn pri la ĉefaj laboroj en 2018. La parolado vekis atenton kaj varman diskuton de la internacia komunumo. Ili laŭdis Ĉinion pro ĝiaj atingoj kaj kontribuoj por feliĉigi tutmondajn popolojn.


    Bambang Soerjono, prezidanto de la Indonezia Pensbanka Centro por Esploro de Azia Novkreado, diris ke dum sia disvolvado Ĉinio ĉiam konsideras la popolan vivon kiel la plej gravan. Tio montras, ke la fina celo de ĉina disvolvo estas profitigi la popolon. 


    Liu Di, profesoro de la japana universitato Kyorin, diris, ke en 2017 ĉina novkreado en scienco kaj tekniko daŭre rapidiĝis kaj ege levis la valorojn de ĉinaj entreprenoj. Samtempe teknikaj renovigo kaj popularigo iom post iom ŝanĝis la ĉinan socion kaj profitigas la popolanojn.


    William Jones, estro de la filio de la usona magazino Executive Intelligence Review en Vaŝingtono kaj fakulo pri internaciaj aferoj, diris, ke helpo al malriĉaj loĝantoj estas la plej grava sukceso de Ĉinio en la jaro 2017 kaj havas senprecedencan historian signifon por la mondo.


    Nguyen Thien Chi, membro de la plenuma komitato de la Vjetnama-Ĉina Amikeca Asocio de la urbo Ho Chi Minh, diris, ke en sia parolado Xi Jinping menciis edukadon, dungitecon, medicinon, mediprotekton kaj aliajn aferojn zorgatajn de la popolo. Tio reflektis, ke la Komunista Partio de Ĉinio atentas tion, kion ordinaraj popolanoj deziras.


    Ŝajnas al Francis Chua, honora prezidanto de la Filipina Ĉambro de Komerco kaj Industrio, ke en sia parolado prezidanto Xi multfoje tuŝis forigon de malriĉeco kaj konstruadon de bonhava socio. Li ĉiam zorgas pri la vivoj de popolanoj kaj estas eksterordinara gvidanto de granda lando.


    En sia retejo la ukrajna semajn-gazeto pri socio kaj politiko Weekly 2000 aperigis la enhavon de la gratula parolado de la prezidanto Xi Jinping. Ĝia ĉefredaktoro Sergey Kichigin diris, ke la serio da entuziasmigaj donitaĵoj prezentitaj de Xi Jinping forte pruvis, ke la disvolv-politiko elektita de la Komunista Partio de Ĉinio estas tre ĝusta. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments