Tekulturo en Fuzhou: vizito al tekompanio Chunlun

| 2018-01-10
Bookmark and Share

    Fujian-provinco, kies ĉefurbo estas Fuzhou, estas fama pro sia jasmena teo, konsiderata la plej bona en la mondo. Mi neniam aŭdis pri jasmena teo ĝis mia vizito al Srilanko, en 2014: tie mi aĉetis jasmenan teon kaj kunportis al Brazilo, sed ĝiaj odoro kaj gusto estis tre fortaj. Pasintjare en Fuzhou, tamen, mi rimarkis ke Fuzhou-a jasmena teo havas alian guston, pli milda kaj bona. Mi pasintjare revenis al la urbo kaj denove oni donis al mi jasmenan teon ĉiutage: okaze de solenaĵoj de la turismofestivalo, dum ŝipvojaĝo sur Min-rivero, kaj kompreneble ankaŭ en Jasmena Kulturparko de la tekompanio Chunlun. Ŝajnas al mi ke en Fuzhou proponi teon al aliulo estas tre aprezata maniero bonvenigi iun.



    En ĉiuj hoteloj kie mi gastiĝis en Fuzhou estas saketoj kun jasmena teo kiel donaco por la gastoj, kaj kaptis mian atenton la fakto, ke la teo disponebla en hotelĉambroj estas pakita en tesaketoj, kiujn oni metas en la taso por la infuzo, malgraŭ tio, ke en ĉiu hotelĉambro kie mi gastiĝis en Fuzhou estis kompleta aparataro por teceremonio. Se estas disponebla la aparataro, kial ne doni al gastoj teon pakitan sen tiu saketo? Mi supozas ke multaj homoj, pro pigro aŭ tempomanko, preferas simple enmeti tiun saketon en varman akvon anstataŭ fari teceremonion. Mi mem devas agnoski, ke mi malofte uzis la aparataron pri teceremonio kiun oni donacis al mi kiam mi lernis teceremonion en mia laborejo, ĉar mi pigras lavi tiom da teleroj, tamen tiu bela ĉina tradicio tre plaĉas al mi kaj teo farita per tiu metodo estas pli bongusta.


    En mia lasta tago en Fuzhou mi vizitis la tekompanion Chunlun, kies Jasmentea Kulturparko estas tristelnivela laŭ turismaj kriterioj de Ĉinio. Tiu rangigo per steloj, de unu ĝis kvin, estas trovebla ĉie en Ĉinio kaj celas faciligi al turistoj plani siajn vojaĝojn. La kvinstelaj ejoj estas la plej vizitindaj kaj multaj el ili estas mondaj heredaĵoj de UNESKO. La tristela jasmena kulturparko certe ne estas la plej alloga turismejo de Fuzhou, sed al homoj interesataj pri tekulturo mi certe ĝin rekomendas, ĉar dum rapida vizito al ĝi mi multe lernis pri teo, ĝia historio, ĝia graveco por ĉinoj, ktp. La ejo estas malgranda kaj simpla, nur kelkaj ĉambroj kun ekspozicioj pri teo kaj aparatoj por fari kaj konsumi teon, korto kiu funkcias kiel lernejo, kie oni povas lerni ĉinan teceremonion, kaj salono kun aparataro kaj specimenoj de jasmeno kaj tefolioj, kie oni klarigis nin pri kiel oni faras teon el freŝaj tefolioj kaj kiel oni aromigas teon per jasmeno.



    La ekspoziciejo estas plena de kuriozaĵoj pri la historio de teo. Tie eblas vidi, ekzemple, la evoluon de la ideogramo 茶 (pinyin cha, esperante teo), kies skribo ŝanĝiĝis laŭ tempopaso. En Ĉinio estas pluraj rakontoj pri la origino de tiu ideogramo, unu el la plej popularaj estis rakontita al mi de gvidantino kiu akompanis min dum la vizito: 茶 estas kunmetaĵo de la ideogramoj 十 (pinyin shi, esperante dek) kaj 八 (pinyin ba, esperante ok): en la supra parto estas 十十, dufoje dek, t.e. 20,meze estas 八 (8),kaj sube estas 十 ĉirkaŭita de 八, okfoje dek estas 80, do sume ni havas 108, la te-aĝo, alivorte se vi ofte trinkas teon vi havos longan vivon.


    Tiu rakonto estas unu el pluraj, ĉar teo jam de jarmiloj ludas gravan rolon en ĉina kulturo, do kompreneble kreiĝas legendoj pri ĝia origino kaj ĝia nomo. Kiam mi lernis teceremonion, la instruisto rakontis al mi alian rakonton, laŭ kiu Ŝennong, unu el la prapatroj de la ĉina popolo, kutimis gustumi herbojn por kontroli ĉu ili havus kuracan efikon, kaj malkovris ke teo estas bona por la sano.


    Post mia reveno al Pekino estis lanĉita la libro Rakonto pri Teo, redaktita de mia amikino Ĝoja, kiu antaŭ pluraj jaroj instruis al mi kelkajn aferojn pri teo kaj sekve dum IJK en Fortalezo faris ĉinan teceremonion kaj gustumigis teon al ni ĉiuj. Estas ŝi kiu instruis al mi ŝati teceremonion kaj instigis min esplori pri tekulturo kaj ĝia historio, kaj ĉi foje ŝi per bela enkonduka artikolo al sia libro klarigas, pli detale ol mi, pri la rakontoj rilataj al la malkovro de teo, la ideogramo 茶 kaj multaj aliaj kuriozaĵoj rilataj al teo. Tiuj informoj ne estas novaj por ĉinoj, sed antaŭe, almenaŭ laŭ mia scio, ne ekzistis en Esperanto, kaj laŭ mi la nuna defio estas disigi tiun verkon en eksterlando, por ke esperantistoj de la tuta mondo povos profundigi siajn konojn pri teo kaj ĉina kulturo.


    Cetere la artikolo de Ĝoja solvas alian mian dubon: mi ĉiam min demandis kial en multaj eŭropaj lingvoj la vorto teo sonas kiel "ĉa", dum en aliaj ĝi sonas kiel "te". Speciale interesa konstato mia estas tio, ke en la portugala teo estas chá, dum en la hispana, lingvo tre proksima al ĝi, oni uzas la vorton té. Laŭ klarigo de Ĝoja, "ĉa" venas de la nuna norma ĉina lingvo, kies bazo estas la pekina dialekto, dum "te" venas el dialekto parolata en Fujian-provinco. Tio certe klarigas kial en plejmulto da lingvoj oni uzas unu el la du radikoj, tamen mi nun sentas min eĉ pli konfuza pri la origino de la portugala vorto, ĉar portugaloj estigis fortajn komercajn rilatojn kun sudaj provincoj de Ĉinio kaj disvolvis tekulturon en Makao, do ili estis en pli ofta kontakto kun la sudo, kaj pro tio ili espereble ricevis pli fortan kulturan influon el Fujian ol el Pekino, do kial brazilanoj ne uzas la vorton "te"?


    Pensante pri tio mi memoris pri Matteo Ricci kaj aliaj jezuitoj kiuj venis al Pekino por varbi kristanismon al ĉinoj: ili estis intelektuloj kun aliro al la intelektularo de Eŭropo. Ricci unue lernis la portugalan por esti sendita al Makao, kie li povis per la portugala lerni la ĉinan, kaj la unua vortaro inter la ĉina kaj eŭropa lingvo estis verkita de li por portugallingvanoj. Por ĝia verkado estis elpensita la unua skribsistemo de la ĉina per latina alfabeto, surbaze de la fonetiko de la portugala. Tio evidentigas la gravecon de la portugala lingvo por eŭropaj pastroj kiuj venis al Pekino kaj estigis personajn rilatojn kun imperiestroj kaj intelektuloj: ili certe alkutimiĝis al la vorto cha, kiu sekve populariĝis inter altranguloj de Eŭropo kune kun ĉina teo per influo de ili, dum la Fujian-a vorto te ŝajne populariĝis inter komercistoj kaj aventurantoj sen aliro al intelektulaj rondoj de Eŭropo, kiuj tamen popularigis la vorton prezentante teon al la homamaso. Alivorte, laŭ mia hipotezo cha populariĝis per desuprismo, dum te populariĝis per desubismo.



    En la ekspoziciejo kiun mi vizitis ĉe la tekompanio Chunlun mi ankaŭ lernis pri tio, ke Fujian-a jasmena teo estas delonge konata kaj aprezata en la tuta mondo. La sekreto de ĝia speciala gusto, laŭ klarigo de gvidantino, estas la varmaj akvofontoj, kiuj abundas en tiu regiono. El ili venas la akvo kiu nutras la plantojn, kaj mi aldonas ke certe ne nur tio, sed ankaŭ la milda klimato kaj pura medio estas gravegaj por la alta kvalito de jasmena teo el Fuzhou, kies aro da teknikoj pri produktado estis agnoskita de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UN kiel Monde Grava Agrikultura Heredaĵo. Imperiestrino Cixi havis la kutimon donaci jasmenan teon el Fujian al alilandaj ŝtatestroj kaj diplomatoj okaze de iliaj vizitoj al Ĉinio, kaj Mao Zedong elektis jasmenan teon el Fuzhou por bonvenigi usonan prezidenton Richard Nixon okaze de lia vizito al Ĉinio en 1972.


    Post viziti la ekspoziciejon mi iris al la salono kie oni klarigas pri teproduktado. Tie por unua fojo mi vidis freŝajn teofoliojn, el kiuj ĉinoj faras divers-specajn teojn per malsamaj teknikoj pri oksidigo de la folioj. Speciale interesa afero por mi estis lerni kiel oni faras teon kun jasmena aromo (ne temas pri jasmena teo, ĝin oni faras per infuzado de jasmeno mem): oni miksas jasmenon kun la tefolioj kaj post iom da tempo apartigas ilin. Teo facile sorbas aromojn, pro tio estas grave konservi ĝin en senodora loko.


Aromigo de teo per jasmeno


    Alia surprizo por mi estis vidi la grandan aron da produktoj kiujn tekompanio Chunlun disvolvis el teo: kemiaĵoj por ŝmiri sur la haŭto, likvaĵoj por bonodorigi ĉambron, ŝminkoj kaj multaj aliaj produktoj el teo estas eksponataj en ĉambro, kaj ĉe la enirejo estas vendejo, kie oni povas ilin aĉeti.


    La loko kiun mi vizitis ne estas granda kaj oni ne havas multon por fari tie, sed multon mi lernis dum vizito al ĝi, kaj cetere la vizito instigis min lerni eĉ pli, serĉi pliajn informojn pri teo kaj ĝia rilato al ĉina kulturo. Pro tio mi rekomendas viziton al ĝi. Kaj cetere ilia vendejo estas bona loko por aĉeti donacojn por amikoj kaj familianoj.


Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments