Ekspozicio pri hundo por bonvenigi la Jaron de Hundo
La 5-an de januaro inaŭguriĝis la ekspozicio titolita "Hundoj de bonŝanco" en la Nankina Muzeo kiel bonvenigo al la Jaro de Hundo. En ĝi oni eksponas preskaŭ cent antikvaĵojn faritajn en diversaj dinastioj, kiuj temas pri hundoj. La ekspozicio celas klarigi al la publiko la tradician kulturon kaj arton de zodiakaj bestoj, kiuj simbolas diversajn naskiĝ-jarojn. La ekspozicio daŭros dum 3 monatoj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments