Agrabla vespero sur boato en Fuzhou

| 2018-01-23
Bookmark and Share

    Estis ĝojiga mia reveno al Fuzhou. Mi pasintjare vizitis la urbon kaj havis bonegan impreson, sed ĉi jare mia sperto estis tute alia, mi gastiĝis en aliaj hoteloj, vizitis aliajn lokojn en la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj kaj tio plibonigis eĉ pli miajn impresojn pri la urbo, ĉar evidentiĝis por mi ke la loko estas multe pli bela, alloga kaj interesa ol mi antaŭe imagis. Fuzhou ne estas nur tio, kion mi vidis pasintjare, ĝi entenas multe aliajn allogaĵojn kaj mi bezonus reveni tien diversfoje por havi kompletan sperton de tiu mirinda loko.



    Unue, pri loĝado. Evidentiĝis por mi ke Fuzhou havas multe pli da bonaj hoteloj ol mi antaŭe imagis. Mi ĉijare tranoktis en aliaj hoteloj ol tiuj de la pasinta jaro kaj ili estas bonegaj, kun altkvalitaj servoj kaj bongusta manĝaĵo. Tra la fenestro de mia ĉambro en Juchunyuan-hotelo mi havis belan rigardon de la urbo. Okaze de la alveno mi tuj rememoris pri specialaĵo de Fuzhou: la jasmena teo. En ĉiu hotelĉambro kie mi gastiĝis estis saketo de jasmena teo kiel donaco al la kliento, kaj kutime hotelĉambro ankaŭ havas kompletan aparataron por teceremonio.


    La unua vespero en la urbo estis mirinda: ni promenis per ŝipo en Min-rivero. La ŝipo estas komforta, kun du etaĝoj. En la suba etaĝo estas trinkejo kie oni servas teon, kaj antaŭ ĝi grandan tablon ĉe kiu oni povas sidiĝi, kaj aliflanke de la tablo estas eta podio kie okazas prezentaĵoj de ĉinaj dancoj kaj teceremonio. En la supra etaĝo estas vasta areo subĉiela kie homoj povas resti por rigardi la ĉirkaŭaĵojn kaj fari belajn fotojn de la urbo. Parto de la supra etaĝo estas ĉambro kun komfortaj kanapoj, kie homoj povas sidiĝi kaj ripozi.


    Ĉe la enirejo bonvenigis nin belaj kelnerinoj en elegantaj tradiciaj vestaĵoj, kaj ili al ni donis jasmenan teon. Jasmena teo el Fuzhou estas la plej bona kiun mi gustumis en mia vivo, kun mildaj gusto kaj aromo, male al aliaj jasmenaj teoj kiujn mi gustumis antaŭe. Ĉi foje oni klarigis al mi la kialon de la bona gusto de Fuzhou-a jasmena teo, sed tion mi rakontos en alia okazo, en specifa artikolo pri tekulturo en Fuzhou.


    Sur la ŝipo mi ĝuis la unikan etoson de Fuzhou trinkante teon sub pluveto, tre malforta, kiu ĉesis post kelkaj minutoj. Ĉirkaŭ la rivero homoj promenas, estas vendejoj de manĝetoj, bona etoso, nokta vivo. Simile okazas en multaj aliaj urboj kiujn mi vizitis, mi ĉiam trovis bonan etoson kaj noktovivon proksime al riveroj kaj lagoj: tion mi spertis en Tianjin, Guizhou, Zhejiang, sed ne en Pekino! Dum miaj unuaj semajnoj en Pekino mi miris pri ĝia abundo de belaj riveroj kaj lagoj, kaj mi min demandas kial en Pekino ne troviĝas tiu bela noktovivo ĉe riveroj? Kial en la urbo kun plejmulto da mondaj heredaĵoj de UNESKO ne ekzistas boatpromenadoj ĉe la belaj vidindaĵoj? Mi fine de oktobro boatveturis de la Violbambua Parko al la Somera Palaco: jen la nura boatpromenado disponebla por turistoj en Pekino (krom tiuj, kiuj okazas ene de parkoj), kiu okazas nur dum la tago. Vespere oni ne vidas noktovivon ĉe pekinaj riveroj krom kelkaj fiŝkaptistoj sur iuj pontoj. Pekinaj riveroj dormas post la sunsubiro, dum en multaj aliaj ĉinaj urboj ilin ĉirkaŭas agrablan etoson, amaso da homoj, odoroj de bongustaj surstrataj manĝetoj, infanoj kurantaj, maljunuloj sportantaj, gejunuloj promenantaj. Tiun etoson mi sopiras en Pekino, sed ĝin trovas en aliaj ĉinaj urboj, kaj en Fuzhou mi ĉifoje spertis iom de la noktovivo sur ŝipo, espereble iam mi havos la oportunon sperti ĝin piedirante laŭ la rivero.


 

    La ŝipo kunportis nin tra la rivero, preterpasante antikvajn kaj modernajn konstruaĵojn en pluraj arkitekturaj stiloj kiuj atestas la kosmopolitan etoson de tiu urbo, kie jam de jarcentoj prosperas internacia komerco, kiu alportis al la urbo diverstilajn arkitekturajn influojn el foraj landoj, kiuj harmonie kunvivas kun ĉina tradicia arkitekturo. Post iom da navigado malaperis la antikvaj konstruaĵoj kaj ni eniris en moderna kvartalo, kun pontoj kaj altaj konstruaĵoj lumigitaj, kreante luman spektaklon por niaj okuloj. Tamen mi ne povis imagi, ke la afero fariĝus eĉ pli bela: surprize nia ŝipo haltis antaŭ tiuj konstruaĵoj, kaj iliaj koloroj ŝanĝiĝis de blua al ruĝa. Sekve tiuj konstruaĵoj fariĝis ekranegoj por prezentado de filmeto al ni. Antaŭ atentaj okuloj estis la konstruaĵoj montrantaj bildojn de la urbo, drakojn flugantajn, infanojn kurantajn kaj aliajn scenojn, kiuj surprizigis kaj miris la spektantojn.


    Ravitaj de tiu mirinda prezentaĵo, la ĉeestantoj estis invititaj al la suba etaĝo. La ŝipo preterpasis sian havenon kaj iris al la alia direkto, por montri al ni la alian flankon de la rivero, kun belaj pontoj. Dumvoje ni restis en la suba etaĝo trinkantaj teon kaj spektantaj prezentaĵojn de ĉinaj tradiciaj dancoj. Post la dancoj la dancistino mem faris la teceremonion por ni. Finita ŝia prezentado, nia ŝipo estis jam ĉe la belaj pontoj de la alia flanko de la haveno. Proksime estis multe da verdo kaj kelkaj antikvaj ĉinstilaj konstruaĵoj. Nur du altajn konstruaĵojn mi vidis tie, kaj sur unu el ili estis la ideogramo fu (福), kiu faras la vortojn Fuzhou kaj Fujian, kuranta sur la fasado. Kiel mi jam klarigis, tiu ideogramo signifas feliĉon, bonŝancon kaj benon. Mi ja sentis min tre feliĉa, bonŝanca kaj benata pro la oportuno esti tie.


 


    Estis jam tempo por reveni al la haveno, kaj dumvoje eblis admiri la belajn pontojn kaj konstruaĵojn kiujn ni preterpasis. Estis tre malvarme, sed la malvarmo estis nur negrava detaleto pro la mirindeco de tiu agrabla vespero. Tempo pasas rapide en tiuj okazoj kaj ni devis reveni al la hotelo por dormi, ĉar pro la solena malfermo de la festivalo en la sekva mateno ni ĉiuj devis frue ellitiĝi.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments