Loĝado en Ĉinio

| 2018-01-24
Bookmark and Share

    Legantoj scivolemaj pri Ĉinio foje sendas al mi mesaĝojn petantajn artikolojn pri iu temo, kutime pri io rilata al la ĉina lingvo aŭ al kutimoj de ĉinoj. Mi ofte ne tuj verkas artikolon reage al tiu temo, ĉar mi ŝatas unue cerbumi la ideon dum longa tempo kaj kolekti informojn kaj fotojn por riĉigi mian respondon. Kaj tio estas la kazo de unu simpla demando, kiun oni faris al mi: "kiel estas loĝi en Ĉinio?"


Pluva mateno en la urbo Tianjin, fotita el Loĝkvartalo


    Por respondi al tiu demando mi bezonas uzi mian plurjaran loĝsperton en Ĉinio, ĉar Ĉinio estas lando en konstanta ŝanĝiĝo. Okaze de mia unua vizito al ĉina apartamento kaptis mian atenton la fakto, ke en multaj ĉinaj loĝejoj kutime kranoj estas videblaj, ne kaŝitaj kiel kutime okazas en alilandaj loĝejoj. Por mi estis tre strange en la komenco vidi kranojn ĉirkaŭ mi dum duŝado, tamen mi alkutimiĝis al tio, kaj nuntempe mi eĉ ne rimarkas ilin, krom kiam mi bezonas purigi la plankon kaj krano estas en la vojo de la balailo.


    Dua afero kiu kaptis mian atenton estis la senkahela planko en la koridoroj. Brazilaj loĝkonstruaĵoj estas pli luksaj interne, kahelo estas nepra kaj ĉiu apartamento havas pordotelefonon. Mi tamen devas diri, ke dum mia restado en Ĉinio okazis plibeligo de mia loĝejo: oni konstruis ĝardenon en la korto inter la konstruaĵoj kaj tie metis kelkajn aparatojn por ekzercado, kaheloj estis aldonitaj al la koridoroj de la tuta konstruaĵo, oni farbis la murojn, aldonis novajn pordojn kaj jam komencis instali pordotelefonojn en la apartamentoj.


    Alia diferenco inter Ĉinio kaj Brazilo estas tiu, ke en Brazilo, eĉ en malriĉaj kvartaloj, ĉiam estas aŭtoparkejo ĉe la konstruaĵoj, sed ĉe mia loĝejo eblas parki nur biciklojn kaj motorciklojn, kaj ankaŭ la parkejo por tiuj veturiloj estis renovigita. Mia eksa najbaro estas ĝis nun mia nura iama kunloĝanto kiu havas aŭton, kaj li devis parki sian aŭton surstrate, kelkajn blokojn for de nia loĝejo. Mi tamen substrekas ke ne ĉiuj loĝejoj en Ĉinio estas tiaj, mi jam vidis multajn novajn konstruaĵojn en pluraj ĉinaj urboj, kiuj havas garaĝojn por aŭtoj, kie kranoj estas malantaŭ muro, ktp. 


    En mia kvartalo estas nur malnovaj konstruaĵoj, kiujn oni nuntempe renovigas. Mi tamen ŝatas mian kvartalon pro la bona etoso: najbaroj ronde sidiĝas ĉe la korto por babili kaj ludi tabulludojn, infanoj ludas sub la atentaj okuloj de siaj gepatroj, kaj tio plifortigas la senton de amikeco inter najbaroj. En Brazilo tre malofte oni vidas najbaron uzi la lifton por viziti amikon en alia etaĝo, sed en Ĉinio tio estas ofta afero.


Pejzaĝo tra mia fenestro


    Sed la plej grava diferenco por mi estas io hontinda por brazilanoj: en brazilaj konstruaĵoj, krom en tiuj kie loĝas malriĉuloj, estas minimume du liftoj, unu pli luksa, por loĝantoj kaj gastoj, kaj la alia, ne luksa, por servistaro. Tio estas unu el la multaj ekzemploj pri kiel brazila kulturo, kreita surbaze de rilatoj inter mastroj kaj sklavoj, diskriminacias kaj apartigas homojn. En Ĉinio mi iras en lifto kune kun masonistoj, poŝtistoj, liverantoj de manĝaĵoj ktp. Ĉiuj uzas la saman lifton en ĉiuj situacioj, kaj mi ĝojas pro tio, ĉar mi sentas min en egaleca socio. Kompreneble foje estas iom ĝene dividi la lifton kun homoj kiuj transportas ion: foje la lifto alvenas plena de skatoloj, sakoj, iloj, tamen tio estas por mi interesa sperto.


    Alia interesa afero, pri kiu mi atentis jam en kelkaj el miaj unuaj artikoloj pri Ĉinio, estas la rilato de ĉinoj kun la publike uzeblaj lokoj: samkiel brazilanoj, ĉinoj uzas ilin kvazaŭ ili estas privataj, tamen en malsama maniero ol brazilanoj. Kelkaj homoj en Ĉinio lasas personajn posedaĵojn en la koridoro por ŝpari spacon ene de loĝejo. Unu el miaj najbaroj havas motorciklon, kiun li ĉiam lasas sur la koridoro, ĉe la lifto. Alia pendigas vestaĵojn ĉe la koridoro por ke ili tie sekiĝu, kaj en Ĉinio estas normale vidi vestaĵojn pendigitajn antaŭ konstruaĵoj, foje eĉ sur trotuaro. Dum renovigo de najbara apartamento, kaj sekve ankaŭ dum renovigo de mia konstruaĵo, masonistoj lasis ilojn, brikojn, betonon kaj aliajn materialojn en la koridoro antaŭ mia apartamento, kaj ĉinoj reagas al tio kiel normala afero, neniu plendas.


la koridoro antaŭ mia loĝejo, dum kaj post la renovigo


    La kutimo en Ĉinio estas lui loĝejon kun mebloj, forno kaj fridujo, nemalofte ankaŭ televidilo. Tio estas tre konvena afero, kiun mi tre ŝatas: en Brazilo mi diversfoje bezonis transloĝiĝi kaj kunporti pezajn meblojn, matracon kaj fridujon. En Ĉinio mi povas simple meti miajn personajn posedaĵojn en valizoj kaj skatoloj kaj voki taksion aŭ peti helpon de amiko kiu havas aŭton. Al mi plaĉas havi minimumon necesan por mia vivtenado, do mi elektis por mi la plej malgrandan ĉambron de la apartamento, kiu estas sufiĉa por miaj bezonoj.


    En Ĉinio eblas ne nur lui apartamenton, sed ankaŭ lui ĉambron en apartamento, kaj ĝuste tion mi faris por ŝpari monon. Kuirejo kaj necesejo estas por uzo de ĉiuj loĝantoj de la apartamento, kiuj dividas la kostojn pri elektro, akvo kaj gaso. Pago por interreto kaj purigado de necesejo, koridoro kaj kuirejo estas inkluzivitaj en la luprezo. Litoj en Ĉinio kutime estas grandaj, paro povas komforte dormi duope en unuopula lito. Unufoje paro da najbaroj ricevis viziton de du familianoj kaj ili dormis kvarope en la sama lito!


    Loĝi kun ĉinoj donis al mi interesajn spertojn pri ĉina kulturo: mi kaj miaj najbaroj foje interŝanĝas manĝaĵojn kaj donacojn, foje kune promenas, interŝanĝas informojn, helpas unu la aliajn en pluraj situacioj. Dum pli ol du jaroj en la sama loĝejo mi vidis naskiĝon kaj finon de amrilato, konis familianojn kaj amikojn de miaj najbaroj, aŭskultis paron kverelante kaj sekve repaciĝante, post kelkaj monatoj la edzino trovis laboron en alia urbo kaj nun ŝi mankas al la edzo, kiu restis en Pekino, kaj ni ĉiuj ĝojas kiam ŝi vizitas nin; mi kunvivis kun geedzoj kaj infanoj (dufoje ĉambro estis luita de homo ĵus alveninta, kiu post iom da tempo venigis sian familion al Pekino kaj trovis novan loĝejon) kaj eĉ ricevis kuracadon de iama najbarino, kiu estas fakulo pri ĉina medicino. Mi bone memoras pri ŝi, ĉiam kun libro pri ĉina medicino en sia mano, studante hejme. Tre studema kaj bonkora ŝi estas, kaj ni daŭre estas en kontakto per Wechat. Mi konstatis ke mi fariĝis parto de la vivoj de aliaj homoj kaj ili de la mia, ni kune lernis, trapasis malfacilaĵojn, interŝanĝis konojn, spertojn kaj revojn.


    Kelkaj ĉinoj laŭplaĉe modifas la fasadojn de siaj loĝejoj. Rezulte de tio mi vidas kelkajn tre malbelajn fasadojn, kun malsamaspektaj fenestroj. En kelkaj lokoj, kaj tion mi vidis ne nur en Pekino, loĝantoj de teretaĝo transformis sian loĝejon en vendejo aŭ manĝejo, homoj eĉ konstruis pordon ĉe la muro aŭ konstruis novan ĉambron en tereno inter la apartamento kaj la trotuaro, tamen la registaro klopodas bremsi tion, ĉar multaj el tiuj negocoj estas kontraŭleĝaj kaj la modifoj en la konstruaĵoj ne nur malbeligas la fasadojn, sed ankaŭ povas endanĝerigi la strukturon de la konstruaĵo, bloki vojon, ktp. En 2017 multaj tiaj vendejoj estis fermitaj kaj multaj fasadoj renovigitaj post konstato, ke ili estis kontraŭleĝe modifitaj.


Fasado malbeligita de senkriteria modifado: konvena por la bezonoj de loĝantoj, sed malplaĉa al la okuloj.


    Cetere alia ĉina kutimo estas aldoni duonkaĝajn ferajn strukturojn al la fasado de apartamento. Tion oni ankaŭ faras en aliaj landoj, kutime por protekti la loĝejon kontraŭ krimuloj aŭ eviti akcidentojn (se vi havas infanojn hejme, vi certe scias pri kio temas). Ĉinoj, tamen, trovis alian uzon por tiaj strukturoj: kreskigi la areon de la apartamento per uzo de eta areo ekster la fenestro, kie oni povas pendigi vestaĵojn por sekiĝi, lasi skatolojn kaj aliaj objektojn kaj eĉ meti siajn plantojn kaj birdojn!


    Fenestroj en ĉinaj apartamentoj estas ĉiam travideblaj. Se vi volas malhelon en via apartamento vi nepre devas aldoni kurtenon al ĝi. Tion mi persone ne ŝatas, ĉar kurteno povas akumuli pulvorojn el la aero, do mi ĉiam preferis ne havi kurtenojn en mia loĝejo. Tamen en brazilaj loĝejoj fenestroj estas duoblaj: la ekstera el metalo aŭ ligno, kaj la interna el vitro. Tiu ekstera fenestro estas utila ne nur por malheligi la ĉambron, sed ankaŭ por protekti ĝin. En Ĉinio tamen fenestro estas nur el vitro, kaj foje, kiam forte ventas, mi vidas objektojn flugantajn en la aero kaj timas ke mia fenestro rompiĝu okaze de kolizio, tamen la vitro estas ja forta kaj kolizioj kun flugantaj objektoj estas tre raraj okazoj (cetere plejmulto de la flugantaj objektoj estas paperaĵoj kaj folioj). Mia apartamento ne havas areon por pendigi vestaĵojn, kaj kiel mi jam diris, ĉinoj ofte pendigas siajn vestaĵojn ekstere, sed mi ne emas fari tion, do mi simple pendigas miajn lavitajn vestaĵojn ĉe la fenestro. Dum seka sezono ili rapide sekiĝas, tamen dum pluvsezono sekigo malrapidas kaj mi devas dormi kun la vestaĵoj pendigitaj ĉe la fenestro.


    Kelkaj alilandanoj scivolemas pri ĉu en ĉinaj urbegoj homoj vivas nur en konstruaĵoj aŭ ekzistas ankaŭ domoj, kaj kiaj domoj ili estas. Nu, domoj ja troviĝas en Pekino. Proksime al la urbocentro troviĝas multaj hutongoj, tradiciaj loĝejoj de Pekino kiuj kutime ĉirkaŭas kortojn. For de la urbocentro, tamen, eblas trovi diversspecajn loĝejojn, de ĉinstilaj domoj ĝis eŭropstilaj domoj en novaj kaj modernaj kvartaloj. Multaj eksterlandanoj supozas ke konstruaĵoj en Pekino estas altegaj, tamen ili ne estas: male al multaj ĉinaj urboj plenplenaj de ĉielskrapantoj, pekinaj loĝkonstruaĵoj kutime ne estas altaj.


Domoj en Hutonga strateto


    Dum miaj vizitoj al ĉinaj provincoj Guizhou kaj Hebei mi konatiĝis kun politikoj pri loĝado por malriĉuloj. En du vilaĝoj vizititaj de mi la registaro senkoste reformis la loĝejojn kun la celo allogi turistojn kaj tiel altigi la enspezojn de lokaj homoj. En alia vilaĝo homoj ricevis novajn loĝejojn kontraŭ rabatita prezo, kiun ili povas pagi per malgrandaj trimonataj sumoj dum jardeko. Mi ankaŭ vidis multajn iniciatojn kiuj rezultas de partnerecoj inter la registaro kaj lokaj firmaoj cele al plibonigo de la vivoj de homoj. Ĉinaj entreprenantoj cetere ŝajnas al mi pli socie agemaj ol tiuj de eksterlando: ĉinaj firmaoj multe investas en forigo de malriĉeco, ekonomia disvolvo de la regiono kaj deca loĝado por malriĉaj familioj. Kaj tiurilate mi volas aparte mencii la lastan vilaĝon kiun mi vizitis, en Fangshan-distrikto de Pekino.


Renovigita vilaĝo en Fangshan-distrikto de Pekino


    Fangshan estas konata ĉefe pro sia fama turismejo Shidu, unu el la plej belaj lokoj en la ĉirkaŭaĵoj de Pekino, sed tiu tre fora distrikto estas ankaŭ loko kie troviĝas kelkaj vilaĝoj kaj bienoj, kie oni produktas fruktojn, legomojn, kreskaĵojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn. Mi tie vizitis la vilaĝon Hancunhe, antaŭ nelonge komplete renovigita de la firmao pri konstruado Hanjian-grupo, kies prezidanto naskiĝis ĝuste tie.


   Kun la celo plibonigi la vivkondiĉojn de la homoj de sia vilaĝo, la prezidanto de Hanjian-grupo decidis ne nur konstrui tie la sidejon de sia firmao, por dungi lokanojn, sed ankaŭ elpensis ampleksan sistemon kiu entenas konstruadon de stratoj kaj trotuaroj, liveradon de akvo, elektro kaj interreto al la vilaĝo, la konstruadon de parko kaj kulturdomo por la vilaĝanoj kaj eĉ malgranda butikumejo kie troviĝas superbazaro, manĝejoj kaj kelkaj vendejoj por faciligi la vivojn de homoj tie. Du malnovaj domoj estas konservataj por ke homoj vidu kia la vilaĝo aspektis antaŭe, kaj ĉiuj aliaj domoj estis rekonstruitaj.


Du malnovaj domoj restas kiel memoraĵo pri kia la vilaĝo Hancunhe aspektis antaŭ la renovigo.


    Ĉiu domo havas garaĝon kaj la nombro de ĉambroj dependas de la grandeco de la domo: ju pli granda des pli alta la prezo, tamen Hanjian-grupo repagis al ĉiu vilaĝano la prezon pagitan por la domo. Tiuj domoj estas ekskluzivaj por la vilaĝanoj, nevilaĝanoj ne rajtas tie aĉeti domon, kaj la komunumo kunvenas por decidi pri specialaj kazoj. Por loĝado de eksteraj homoj dungitaj por labori en la regiono estas kelkaj konstruaĵoj kun apartamentoj, kiuj apartenas al Hanjian-grupo. Estis ankaŭ konstruita lernejo por la lokaj infanoj kaj gejunuloj, kaj tiuj kiuj havas talenton utilan por la loka komunumo ricevas stipendion por studi en granda urbo kaj poste reveni por labori tie. Tiu vilaĝo ricevis viziton de la ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu taksis tiun projekton kiel modelo por aliaj vilaĝoj.


Ĉambro en familia domo de renovigita vilaĝo Hancunhe


    Por fini, al eksterlandano ŝajnas tre stranga afero, ke ĉinaj firmaoj tiom investu en socia bonfarto kaj disvolviĝo, ĉar en eksterlando tio apenaŭ okazas, krom kiam firmaoj estas leĝe devigataj kompensi sian poluadon per investo en sociaj projektoj aŭ ricevas avantaĝojn ĉe la registaro. Nu, mi ne konas la juran flankon de tiu afero en Ĉinio, tamen mi kredas ke Ĉinio sekvas la mondan tendencon postuli de poluaj firmaoj kompenson al la socio pro ilia poluado. Mi tamen kredas ke la ĉefa kialo por la zorgo de entreprenantoj pri la disvolvo de la lando estas la forta sento de komunumo kiu unuigas ĉinojn: dum en okcidentaj landoj regas individuisma sinteno laŭ kiu ĉiu respondecas pri sia vivo, ĉino havas kiel prioritato investi en siaj personaj rilatoj kun aliuloj. Tion oni vidas ekzemple per la kutimo interŝanĝi donacojn por tiel kreskigi sian "socian kapitalon". Mi dum jaroj en Ĉinio sukcesis nur iomete kreskigi mian konon pri ĉina kulturo, kiu daŭre estas mistero por mi, tamen solidareco estas tio, kion mi plej admiras en ĉina socio, kvankam mi ne sukcesas sufiĉe profunde kompreni tiun fenomenon.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments