El Popola Ĉinio>头条新闻>

Klaus Schwab: Monda Ekonomia Forumo daŭrigos la alvokon "kune konstrui homaran komunumon de komuna estonteco"

| 2018-01-25
Bookmark and Share

    La 23an de januaro inaŭguriĝis la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, kun la temo "Krei komunan estontecon en partiĝa mondo".


    Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke ili adoptas la temon, esperante, ke ĉi-jara kunveno daŭrigos la proponon "kune konstrui homaran komunumon de komuna estonteco", menciitan en la ĉeftema parolo de ĉina prezidanto Xi Jinping en la lastjara kunveno.



    Serĉi solvon


    Laŭ Schwab, la mondo hodiaŭ estas en la stato de partiĝo. Oni kolektiĝas en Davos por trovi la kaŭzon de partiĝo, kaj plej grave serĉi solvon post analizo. La forumo alvokas, ke oni trovu komune agnoskitan kaŭzon por krei solvon, ĉar la tuta mondo bezonas tian solvon.


    En la malferma ceremonio de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo lastjare, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman parolon "Kune respondeci pri nia epoko, akceli mondan ekonomian kreskon". Li emfazis firme sekvi ekonomian tutmondiĝon, konduki tendencon de ekonomia tutmondiĝo, krei viglan modelon de kresko, malferman kaj kungajnan modelon de kunlaboro, justan kaj racian modelon de regado, ekvilibran kaj komune profitan modelon de disvolvado, starigi ideon pri la homara komunumo de komuna estonteco por kuna antaŭenpuŝo de monda disvolvado.



    Ideo pri homara komunumo de komuna estonteco


    Invitite de ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres, en la 18a de januaro lastjare, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la ĉefstabejon de UN en Ĝenevo, kaj faris ĉefteman parolon "kune konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco".


    Li profunde analizis la inspiron de la historio al la homaro dum la lastaj pli ol 100 jaroj, profunde, tutflanke kaj sisteme eksplikis la koncepton pri la homara komunumo de komuna estonteco, alvokis kunan puŝon de la granda procezo konstrui homaran komunumon de komuna estonteco, persisti en dialogo kaj interkonsiliĝo, kunaj konstruado kaj divido, kunlaboro kaj kungajno, interŝanĝo kaj reciproka lernado, verda kaj malaltkarbona disvolvo por konstrui la mondon konstante pacan, ĝenerale sekuran, komune prosperan, malferman kaj inkluzivan, puran kaj belan.


    "Ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping en la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo lastjare estas evento kun eksterordinara historia signifo." Schwab diris: "Lia ĉeesto montris al la mondo, ke Ĉinio volas kaj pretigas sin por 'reagema kaj respondeca gvidado' en la internaciaj aferoj, kaj mi esperas, ke ĉi-jara kunveno daŭrigos la ideon."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments